Endokrinologio
Endokrinologio (greke ἔνδον endon „ene“, κρίνειν krinein "sekrecii" kaj λόγος, lógos, "instruo, scienco"), endokrinscienco (en sia fazo kiel vivoscienca branĉo), aŭ endokrinmedicino (en sia aplikita fazo) estas la studo de la endokrina sistemo kaj hormonoj.
La endokrinologio ampleksas la preventon, diagnozadon kaj sen-operacian terapion de la malsanoj de la endokrinaj glandoj. "Endokrinaj glandoj" estas tiuj, kiuj sekrecias sian produktaĵon rekte en la sangon, kontraste al la "eksokrinaj glandoj" (ekzemple por salivo, ŝvito aŭ haŭta graso), kiuj transportas sian produktaĵon al la korpoekstero.
La medicina endokrinologio estas subfako de interna medicino, krome ekzistas endokrinologia kirurgio, kiu konsideratas subfako de kirurgio.
La endokrinologio interalie traktas la sekvajn malsanojn (kiuj fake nomatas endokrinopatioj):
- panhipopituitarismo
- malsanoj de la tireoido
- diabeto (latine diabetes mellitus)
- diabetes insipidus = malsano de la korpa akvoreguligo
- Conn-sindromo = troa produktaĵo de aldosterono
- Cushing-sindromo = troa produktaĵo de kortizolo
- Addison-malsano = manko de hormonoj de la surrena glando
- adrenogenerila sindromo = plivirigo de la eksteraj generaj organoj ĉe virinoj
- akromegalio (malproporcie tro grandaj korpofinaĵoj, kiel fingroj, piedfingroj, nazo, mentono, oreloj) kaj gigantismo
- hipoglikemio ekzemple ĉe insulinomo (tumoro produktanta tro da insulino)
- malsanoj de la paratiroidoj
- feokromocitomoj kaj aliaj kanceroj
- troo aŭ manko de generaj hormonoj