Eragon (filmo)
Eragon | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Eragon |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 2006, 14 dec. 2006 |
Ĝenro | fantasta filmo, aventura filmo, agfilmo, filmo bazita sur romano |
Kameraado | Hugh Johnson |
Reĝisoro(j) | Stefen Fangmeier |
Produktisto(j) | Roger Barton • John Davis |
Scenaro | Peter Buchman |
Filmita en | Vankuvero • Budapeŝto • Brita Kolumbio • Pinewood Studios |
Muziko de | Patrick Doyle |
Rolantoj | Ed Speleers • Rachel Weisz • Jeremy Irons • Robert Carlyle • Sienna Guillory • John Malkovich • Alun Armstrong • Djimon Hounsou • Garrett Hedlund • Chris Egan • Joss Stone • Steve Speirs • Gary Lewis • Tamsin Egerton • Caroline Chikezie |
Produktinta firmao | 20th Century Studios RatPac-Dune Entertainment Ingenious Media Davis Entertainment |
IMDb | |
Eragon estas usona filmo de Stefen Fangmeier, aperinta en 2006 kaj adaptita de romano de Christopher Paolini.
Rakonto
[redakti | redakti fonton]La 17-jara Eragon loĝas ĉe la rando de la vilaĝeto Carvahall kun sia onklo Garrow kaj sia kuzo Roran. Carvahall troviĝas en la reĝlando Alagaësia, kie loĝas homoj, gnomoj, elfoj kaj aliaj vivaĵoj. La reĝo Galbatorix estas drakrajdanto, kiu estas eksterminta ĉiujn aliajn kiam li akiris la potencon.
Eragon renkontas ŝtonon intense bluan dum ĉasado. Fakte la ŝtono estas ovo kaj malgranda drako eloviĝas el ĝi. La drako - verdire drakino - nomas sin Saphira.
Kiel nova drakrajdanto Eragon nun estas minaco al la imperio de l' reĝo. Galbatorix dissendas la Ra'zac-ojn al Carvahall. La Ra'zac-oj murdas Garrow-on kaj forbrulas lian bienon. Eragon fuĝas kune kun Brom por protekti la vilaĝon kontraŭ pliaj agresoj. Cetere Eragon volas venĝi sian onklon. Dumvojaĝe Brom instruas al la knabo glavbatalon kaj magion. Al Eragon li ankaŭ donacas Zar'roc-on, kiu estas antikva glavo kun sangruĝa klingo.
Ambaŭ volas forkuri de la Ra'zac-oj, sed ili estas kaptitaj de ili. Murtagh, filo de Morzan, ribela drakrajdanto, liberigas ilin. Brom mortas dumbatale, tamen nelonge antaŭ li diris al Eragon ke li estis drakrajdanto kaj dumbatale li estis murdinta Morzan.
Eragon, Murtagh kaj Saphira alvenas la Varden-ojn. Varden-oj estas oponantoj kontraŭ Galbatorix kaj lia imperio. La centro de la Varden-oj estas Farthen Dûr, la ĉefurbo de l' gnomoj. Farthen Dûr estas agacata de Urgal-oj, barbaraj monstroj, kiuj estas komandataj de Ombro Durza. Dumbatale Durza aperas por barakti kontraŭ Eragon. Kun Saphira li murdas Durzan, sed ŝi estas vundita.
Teĥnikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Titolo: Eragon
- Reĝisoro: Stefen Fangmeier
- Produkta firmao: 20th Century Fox
- Scenaro: Peter Buchman, Lawrence Konner kaj Mark Rosenthal
- Muziko: Patrick Doyle, Avril Lavigne (Keep Holding On)
- Devenlando: Usono
- Filmado en: Hungario kaj Slovakio
- Buĝeto: Ĉ. 100,000,000 $
- Formato: Kolora - Dolby EX 6.1, DTS kaj SDDS - 35 mm
- Ĝenro: Fantasto
- Aperdato: 15-a de decembro 2006 en Usono
Rolularo
[redakti | redakti fonton]- Edward Speleers: Eragon
- Rachel Weisz: voĉo de Saphira (drakino)
- Djimon Hounsou: Ajihad
- Jeremy Irons: Brom
- John Malkovich: Reĝo Galbatorix
- Chris Egan: Roran
- Sienna Guillory: Arya
- Robert Carlyle: Durza
- Gary Lewis: Hrothgar
- Alun Armstrong: Onklo Garrow
- Joss Stone: Angela
- Caroline Chikezie: Nasuada
- Steve Speirs: Sloan
- Garrett Hedlund: Murtagh
- Tamsin Egerton: Katrina
- Nils Allen Stewart: Ĉefa Urgal
Internaj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Eragon, libro
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Eragon en IMDB
- Eragon, filmado tagon post tago
- Eragon, oficiala retejo Arkivigite je 2009-03-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Eragon en AlloCiné
- Eragon, film-reklamo Arkivigite je 2009-02-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Eragon, Oficiala retejo Arkivigite je 2008-08-28 per la retarkivo Wayback Machine