Eriko la 14-a (Svedio)
Eriko la 14-a (* 13-a de decembro 1533 en Stokholmo; † 26-a de februaro 1577 en Örbyhus ĉe Upsalo) estis de 1560 ĝis 1568 reĝo de Svedio. Eriko estis filo de reĝo Gustavo la 1-a kaj lia unua edzino Katarina de Saksio-Laŭenburgo.
Dum la reĝeco de Eriko, li estis en konflikto kun sia duonfrato Johano, tiam duko de Finnlando. De 1563 ĝis 1567 Eriko tenis Johanon kaj ties edzinon Katarina Jogajlido kiel kaptitoj en kastelo Gripsholm. Dum tiu kaptiteco Katarina naskis Sigismondon, kiu pli poste fariĝis reĝo de Svedio kaj Pollando-Litovio.
Eriko komencis sian karieron kiel inteligenta kaj ambicia reganto, sed iom post iom ekmontris signojn de mensa malstabilo, kiu pliiĝis ĝis frenezo. En 1567 li paranoje murdigis plurajn anojn de la nobela familio Sture. Finfine en 1568, svedia nobelaro ribelis kontraŭ li kaj sentronigis lin. Plurajn jarojn li restis kaptita en malsamaj liberejoj, kaj fine mortis, probable venenigita per arseno, kiun oni trovis en 1958 en lia korpo. Tradicie oni rakontas ke li mortis per venenigita pizosupo.
Filo de li estis Gustav Eriksson Vasa (1568-1607) kiu foriris al Rusio, estis princo de Ugliĉ dum 1601-1605 kaj fine mortis en Kaŝin kaj estis entombigita tie.
Numerado
[redakti | redakti fonton]Eriko la 14-a kaj lia frato Karolo la 9-a alprenis la altajn reganto-numerojn surbaze de la duonfikcia historia priskribo Historia de omnibus Gothorum Sveonumque regibus (latine, "Historio de ĉiuj svedaj reĝoj") verkita de Johannes Magnus, historiisto kaj lasta katolika ĉefepiskopo de Svedio. Tiu verko enhavas multajn Erikojn kaj Karolojn, plejparte elpensitajn. Ne estas konate kiom da reĝoj nomataj Eriko ekzistis antaŭ Eriko la 14-a - estis almenaŭ ses, plus kelkaj pretendantoj, pri kiuj oni scias tre malmulte. Inter tiuj menciindas Eriko la 9-a.
|