Ermont
Ermont | |||||
---|---|---|---|---|---|
Strato en Ermont.
| |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Francilio | ||||
Departemento | Val-d'Oise | ||||
Arondismento | Pontoise | ||||
Kantono | Ermont (ĉefurbo) | ||||
| |||||
INSEE kodo | 95219 [+] | ||||
Poŝtkodo | 95120 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 95219 | ||||
Retpaĝaro | https://www.ermont.fr/ | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Hugues Portelli 2001-2008 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 27 474 (1999) | ||||
Loĝdenso | 6 604 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 49° 0′ N, 2° 16′ O (mapo)48.9922222222222.2602777777778Koordinatoj: 49° 0′ N, 2° 16′ O (mapo) | ||||
Alto | De 41 al 83 m | ||||
Areo | 4,16 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Ermont [+] | |||||
Ermont estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Val-d'Oise kaj en la regiono Francilio.
Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 29 189 loĝantoj sur areo de 4,16 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 017 loĝantoj/km².
La nomo de la urbo devenas de la gaŭla-romia vorto Ermedon.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo situas kore de la valo de Montmorency, proksimume 15 kilometrojn nordokcidente de Parizo. Ĝi havas landlimojn kun la komunumoj Eaubonne, Sannois, Franconville, Le Plessis-Bouchard, Saint-Leu-la-Forêt kaj Saint-Prix.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La preĝejo Saint-Flaive estis konstruita en 1886 kaj 1887, sur la loko de malaperinta mezepoka preĝejo de la 11-a jarcento, kiu fariĝis tro uzdifektita. La urbodomo estas kastelo, kiu estis starigita inter 1868 kaj 1870 : ĝi unue apartenis al la urbestro Benjamin Blanchard, kaj estis sekve akirita de la komunumo je la 30-a de julio 1932.
Ekzistas cetere muzeo de la popolaj artoj kaj tradicioj ene de la eksaj komunumaj metiejoj. La kolekto de la muzeo rememorigas la agrikulturan kaj vinokulturan estintecon de Ermont.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Inter la partneraj urboj de Ermont estas inter alie
- Lampertheim en Hesio (Germanio)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Komunumoj de Val-d'Oise
- Listo de urboj de Francio
- Ermont - Eaubonne (stacidomo)
- Ermont-Halte (stacidomo)
- Gros Noyer - Saint-Prix (stacidomo)
- Cernay (Val-d'Oise) (stacidomo)