Ezra Melamed
Aspekto
Ezra Melamed | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de novembro 1903 en Ŝirazo |
Morto | 9-an de marto 1994 (90-jaraĝa) en Jerusalemo |
Tombo | Har HaMenuchot (en) |
Lingvoj | Esperanto • hebrea • angla |
Ŝtataneco | Israelo |
Okupo | |
Okupo | vortaristo rabeno esperantisto rabenikisto |
Ezra Tsiyon MELAMED (naskiĝis la 22-an de novembro 1903 en Ŝirazo (Persio) - mortis la 9-an de marto 1994 en Jerusalemo) estis israela rabeno, erudiciulo pri Biblio kaj Talmudo kaj membro de la Hebrea Akademio. Melamed estis leksikografo de la aramea lingvo. Postmorte aperis lia vortaro aramea - hebrea - angla de la babilona talmudo (2005).
Kiel jam sia patro, ankaŭ Melamed estis rabeno de la komunumo de persaj judoj en Jerusalemo.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]En sia juneco li estis unu el la Esperanto-pioniroj en Palestino kaj eldonis en 1927 la unuan Esperantan-hebrean vortaron.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- 1927: Melamed, Ezra Tsiyon (Cijon). (מלון אספרנטי־עברי) Vortaro Esperanta-Hebrea (kun la konstruo de la lingvo kaj plena gramatiko, ekzercoj kaj rakontoj). Jerusalemo: “Hatikva” (La Espero), 1927. xvii, 87 p. — pr. “Morija”, Jerusalemo. 15x11 cm. Esperanto → hebrea
- 2005: Melamed, Ezra Zion (2005). Aramaic-Hebrew-English dictionary of the Babylonian Talmud. ISBN 9781583307762.