Făget (Timiș)
Aspekto
Făget | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbo | |||||
urbeto en Rumanio | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | distrikto Timiș | ||||
Alinome | Facsád (hungare), Fatschet (germane) | ||||
Iama hungara departemento | Krassó-Szörény | ||||
Situo | 45° 51′ N, 22° 10′ O (mapo)45.85277777777822.172777777778Koordinatoj: 45° 51′ N, 22° 10′ O (mapo) | ||||
| |||||
Alto super maro | 145 m | ||||
Poŝtkodo | 305300 | ||||
Loĝantaro | 6 595 2021 (6761 en 2011, 7 276 en 2009) | ||||
Kodo laŭ SIRUTA | 156801 | ||||
Făget [fəĝet] (hungare Facsád [faĉa:d], germane Fatschet [faĉet]) estas urbo en Rumanio nordoriente de Lugoj. Administre apartenas al ĝi Brănești, Bătești, Begheiu Mic, Bichigi, Bunea Mare, Bunea Mică, Colonia Mică, Jupănești, Povârgina, Temerești.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 ĝi havis 3 323 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj) kaj en 1992 4 279 (rumanoj, 10 % hungaroj). Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 6 595 loĝantoj sur areo de 150,87 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 44 loĝantoj/km².
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua skriba mencio estis en 1529. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Krassó-Szörény).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj personoj
[redakti | redakti fonton]- László Ferencz (28-a de junio 1933): kuracisto, docento.
- András Kiss (5-a de oktobro 1922): kulturhistoriisto, arkivisto.
- Ernő Nagy (Facsád, 2-a de aŭgusto 1898 – Budapest, 8-a de decembro 1977): skermisto, skerminstruisto, olimpika ĉampiono (1932).
- Alajos Orthmayr (Facsád, 24-a de septembro 1917 – Eger, 19-a de februaro 1971): neŭrologiisto-psikiatro, kandidato pri medicinaj sciencoj (1968).
- Eugen Schlosser (8-a de aprilo 1897 - mortojaro nekonata): dekoraciartisto.
- Elek Szokoly (2-a de oktobro 1939): ĵurnalisto, civilrajta militisto.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
-
Situo en la distrikto