Fangatau
Fangatau | ||
---|---|---|
atolo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Tuamotuoj | |
Geografia situo | 15° 49′ S, 140° 53′ U (mapo)-15.82-140.88722222222Koordinatoj: 15° 49′ S, 140° 53′ U (mapo) | |
Longo | 8 km | |
Larĝo | 3,5 | |
Areo | 22,2 (6 super marnivelo) | |
Loĝantaro | 145 (2012) | |
Ĉefa loko | Teana | |
Fangatau, aŭ Nakai-erua,[1] estas eta atolo en la Tuamotuoj en Franca Polinezio. La plej proksima insulo estas Fakahina kiu situas 72 km al la oriento-sud-oriento. La atoleto estas longforma. Ĝi longas 8 km kaj maksime larĝas 3,5 km. Ĝi havas totalan areon de 22,2 km2.[2] (super marnivelo 6 km2). Ĝia rifo tute enfermas la la lagunon. Ankri estas malfacile. Fangatau havis 145 loĝantojn en 2012. Teana (La groto) estas la ĉefvilaĝo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua registrita eŭropano kiu venis al Fangatau estis la rusa ocean-esploristo Fabian Gottlieb von Bellingshausen je la 10-a de julio 1820 sur la ŝipoj Vostok kaj Mirni. Li nomis la atolon "Arakcheev".
Fangatau estis la hejmo de Kamake kaj Iturangi, vidata de antropologo Kenneth Emory kiel "la plej grava sagao de la Tuamotuoj" li iam renkontis.[3]
Je la 4-a de aŭgusto 1947, la 97-a tago ekde la foriro el Peruo, la floso Kon-Tiki atingis la atolon Fangatau. La flosanaro mallongdaŭre kontaktis kun la loĝantoj sed ne eblis sekure albordiĝi.
Estas regiona flughaveno en Fangatau inaŭgurita en 1978.
Administracio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Fangatau konsistas el Fangatau kaj Fakahina.
Atolo | Ĉef vilaĝo |
Populacio 2012 |
Super marnivelo (km²) |
Laguno (km²) |
Koordinatoj |
---|---|---|---|---|---|
Fangatau | Teana | 145 | 6 | 11 | 15° 49′ S 140° 52′ U / 15.817 °S, 140.867 °U (mapo) |
Fakahina | Tarione | 155 | 8 | 20 | 15° 59′ S 140° 08′ U / 15.983 °S, 140.133 °U (mapo) |
Komunumo Fangatau | Teana | 300 | 14.25 | 31 |
Atolo | Ĉef vilaĝo |
Populacio 2007 |
Populacio 2012 |
---|---|---|---|
Fangatau | Teana | 121 | 145 |
Fakahina | Tarione | 131 | 155 |
Komunumo Fangatau | Teana | 252 | 300 |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (1899) “Names of the Paumotu Islands, with the old names so far as they are known.”, Journal of the Polynesian Society 8 (4), p. 264–268. Alirita 7-a de januaro 2015.. Arkivigite je 2012-02-10 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ ICES Journal of Marine Science
- ↑ Emory, Kenneth P. (1940). “Tuamotuan concepts of creation”, Journal of the Polynesian Society 49 (193), p. 117. Alirita 8-a de majo 2015..