Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Fedele Bruni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fedele Bruni
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1799 (1799-06-10)
en Milano
Morto 11-an de septembro 1875 (1875-09-11) (76-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Vyborgskoe Catholic cemetery (en) Traduki
Tiĥvina Tombejo Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Reĝlando Italio (1861–1875)
Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Rusia Akademio de Belartoj Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Antonio Bruni de Baroffi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Konstantin Antonovitch Bruni (fr) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Yuli Fedorovich Bruni (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Fedele BRUNI plene Fedele Giovanni Baroffio Bruni (ruse Фёдор Антонович Бруни; naskiĝis la 10-an de junio 1799 en Milano, Italio mortis la 11-an de septembro 1875 en Sankt Peterburgo, Rusia Imperio) estis rusia italdevena pentristo, reprezentanto de Akademismo en pentrarto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Liaj gepatroj estis Antonio Baroffio di Mendrisio kaj Magdalena Bossart di Würzburg. La patro devenis el urbo Mendrisio situanta en Helveta Respubliko nuntempe en suda Svislando, kiu limas al Italio. La patro estis pentristo, kiu ĉefe okupiĝis pri plafona pentrado kaj restaŭrado de bildoj. Li estis akademiano de Accademia di belle arti di Brera funkcianta ekde 1776 en Milano, Italio.

En 1807 la patro Antonio translokiĝis en Rusion kaj ekloĝis en Carskoje Selo proksime de St. Peterburgo, kie la pentristo servis ĉe tieaj palacoj kaj instruis en la Imperiestra liceo. En Rusio lia filo Fedele iĝis konata kiel Fedor Antonoviĉ.

Ekde 1809 ĝis 1818 li studis en Rusia Akademio de Belartoj kaj plenumis necesan programon pentrinte laŭdindan bildon "Samsono kaj Dalila", pro kiu li diplomiĝis kiel pentristo de la 1-a grado.

Por perfektiĝi en pentrarto Bruni en 1819 forveturis al sia patrujo Italio, kie li rezidis ĝis 1836 ĉefe en Romo kaj Napolo. Tie li kreis en 1824 la rimarkindan pentraĵon "Morto de Kamila, fratino de Goracio", kiun tre laŭdis la spertuloj. Pro ĉi-verko oni nomumis lin Efektiva membro de Roma Akademio de Sankta Luko. En 1834 li iĝis akademiano de Rusia Akademio de Belartoj.

Laŭ ordono de imperiestro Nikolao la Unua en 1836 li revenis en Rusion por instrui pentrarton en la Akademio kiel profesoro de la 2-a grado. Samtempe li multe pentris en kelkaj preĝejoj kaj faris portretojn de lokaj eminentuloj. Li sukcesis desegni per itala krajono kadavron de sia amiko Aleksandr Puŝkin pereinta en la duelo.

Ekde 1838 ĝis 1841 Bruni loĝis kaj laboris en Romo, kie finis sian grandan pentraĵon "Bronza Serpento". Ĝin li prezentis al la caro en Vintra palaco, pro kiu li estis dekorita per glora Ordeno de Sankta Vladimiro de la 4-a grado. Ĉi-ordeno rajtigis al li heredan nobelecon.

Sekvajn kvar jarojn li en Romo faris skizojn de grandaj pentraĵoj por konstruata Katedralo Sankta Isaako de Sankt Peterburgo, kiun projektis kaj realigis fama francdevena arkitekto Auguste de Montferrand. En 1855 Bruni efektivigis ornamon de la katedralo.

En 1846 - 1871 Bruni plu instruis en la Akademio kiel profesoro de la 1-a grado kaj kiel rektoro (ekde 1855). 24 liaj studentoj pro siaj pentraĵoj ricevis orajn kaj arĝentajn medalojn.

Fedele Bruni mortis la 11-an de septembro 1875 en Sankt Peterburgo. Lin oni sepultis en Viborga katolika tombejo de Sankt Peterburgo. En 1936 liaj restaĵoj oni resepultis en Nekropolo de artistoj de Aleksander Nevskij Laŭro.

En Romo Fedele Bruni interkonatiĝis kun Angelika (01.01.1811-13.05.1881) filino de mastro de hotelo "Londono" franco Antono Serni, kiu la 22-an de oktobro 1835 iĝis lia edzino. La geedzoj havis kvar infanojn. Kelkaj liaj idoj ankaŭ iĝis pentristoj. Komence de la 21-a jarcento famiĝis rusia pentristo Laŭrentij Bruni.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Antonov V.: I Bruni in Russia, in: Bollettino Storico della Svizzera Italiana, 1980 ruse, itale
  • Martinola G.: I diletti figli di Mendrisio, Ed. Dadò, Locarno, 1980 itale
  • Верещагина А. Г. "Фёдор Антонович Бруни". Leningrado, 1985.
  • Савинов А. "Ф. А. Бруни". Moskvo, 1949.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]