Federacia Distrikto
Aspekto
Pluraj federaciaj ŝtatoj distingas regionon ĉirkaŭ la ĉefurbo kiel Federacian Distrikton. Ĝenerale la celo estas eviti, ke iu provinca registaro havu tro grandan administran influon al la ĉefurbo kaj tiel ankaŭ al la registaro. Ankaŭ ĝenerale, Federacia Distrikto havas malgrandan areon, sed "malgrandeco" varias laŭ lando, Brazila Federacia Distrikto havas 5.802 km², preskaŭ la duono de tuta areo de Luksemburgio.
Ekzemploj de federaciaj distriktoj estas:
- Federacia Distrikto de Argentino
- Federacia Distrikto de Brazilo
- Federacia Distrikto de Meksiko
- Ulan-Batoro en Mongolio
- Abuĝo en Niĝerio
- Distrikto Kolumbio en Usono
- Ĉefurba distrikto de Venezuelo
- Federacia Distrikto de Pakistano