Filipina anaso
Filipina anaso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Filipina anaso
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Anas luzonica (Fraser, 1839) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Filipina anaso (Anas luzonica) estas birdospecio nome granda membro de la grupo de plaŭdanasoj de ties tipa genro Anas. Ĝi estas endemia de Filipinoj. Nur tiom malmultaj kiom ĝis 5,000 restas. Troa ĉasado kaj habitatoperdo kontribuis al ties malpliiĝo. Ili videblis en ĉefaj insuloj nome Luzono kaj Mindanao, krom ĉe ok pli malgrandaj insuloj.
Ĝi estas 48–58 cm longa kaj havas nigrecajn larĝan kronon, nukon kaj okulstrion, kun cinamokoloraj (ruĝecbruna al helbruna) kapo kaj kolo. La resto de la korpo estas grizecbruna kun brilverda speguleto kun nigraj bordoj kaj malantaŭa mallarĝa blanka bordo. Ankaŭ ties kruroj estas grizecbrunaj, kaj ties beko estas brile helblugriza kun nigra bekopinto tre bone markata kiel triangulo. La irisoj estas malhelbrunaj. La bazo de la vosto estas nigreca.
La voĉo estas tipa kvakado.
Ili manĝas salikokojn, fiŝojn, insektojn, kaj vegetaĵaron, kaj ili ĉeestas en ĉiaj tipoj de humidejoj.[1]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-03. Alirita 2011-12-24.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2006). Anas luzonica. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Mapo, kaj kriterioj kial tiu specio estas vundebla.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2009-01-04 per la retarkivo Wayback Machine
|