Galbarros
Galbarros | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09247 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 29 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 32′ N, 3° 26′ U (mapo)42.527777777778-3.4377777777778Koordinatoj: 42° 32′ N, 3° 26′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 002 m [+] | ||
Areo | 32 km² (3 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Galbarros [+] | |||
Galbarros [galBAros] estas submunicipo kaj municipo en la nordocentro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko La Bureba. La loknomo Galbarros povas esti komprenebla etimologie kiel Malvarmaj Akvoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 31,99 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 30 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 32 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj enhavas kvar submunicipojn nome Ahedo de Bureba, Caborredondo, Galbarros kaj San Pedro de la Hoz. Ĝi limas kun Rublacedo de Abajo, Rojas, Salinillas de Bureba, Briviesca, Reinoso, Monasterio de Rodilla, Santa Olalla de Bureba, Quintanavides kaj Castil de Peones.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Ĝi estis en la kvaropo Cuadrilla de Prádano, unu de sepdividaĵoj de la Merindad de Bureba apartenanta al partido de Bureba, reĝa jurisdikcio kun propra vicurbestro.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.