Gasteren
Aspekto
Gasteren | |
vilaĝo | |
Monumenta farmdomo en Gasteren
| |
|
|
Ŝtato | Nederlando |
---|---|
Municipo | Aa en Hunze |
Situo | Gasteren |
- koordinatoj | 53° 02′ 10″ N 06° 39′ 48″ O / 53.03611 °N, 6.66333 °O (mapo) |
Loĝantaro | 397 (2014) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | |
Situo enkadre de Nederlando
| |
Situo de la komunumo Aa en Hunze
| |
Vikimedia Komunejo: Gasteren | |
Gasteren (drente: Gaastern) estas vilaĝo en la komunumo Aa en Hunze en la nederlanda provinco Drenthe. La vilaĝo situas meze en la "Nacia rojo- kaj vilaĝopejzaĝo" Drentsche Aa. Gasteren havis je la 1-a de januaro 2014 397 loĝantojn.
Gasteren estas karakteriza vilaĝo sur la sablogrundoj de Drenthe. Ĝi estas karakterizata per la multaj saksaj farmdomoj. Kontraŭe al multaj aliaj partoj de Drenthe, ankaŭ la pejzaĝo grandparte konservis sian originan formon. En la Dunoj de Gasteren troviĝas dolmeno.
Gasteren havas hotelon, restoracion, kafejon kaj sportkampon, sed por aliaj aranĝoj tute dependas de la najbaraj vilaĝoj. Gasteren apartenis ĝis la 1-a de januaro 1998 al la komunumo Anloo.
Fotaro
[redakti | redakti fonton]-
Dolmeno D10 apud Gasteren
-
Gasteren sur mapo de Anloo el 1866
-
La Balloërveld estas erikejo inter Gasteren, Rolde kaj Loon
-
"Boessienbargie", disfosita tomboholmo.
-
Gasteren vidata ekde la vojo al Loon.
-
Situo de Gasteren en la komunumo Aa en Hunze.
Geografia pozicio: (53° 2′ 10″ N; 6° 39′ 48″ E Mapo)