Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Germana Futbal-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germana Futbal-Asocio
Deutscher Fußball-Bund
emblemo
federacio de futbalo Germanio
neprofitcela organizaĵo
National Sports governing body (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1900 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Frankfurto ĉe Majno
 Germanio
Tipo sporto (futbalo)
Estr(ar)o Rainer Koch (stato de somero 2021)
Lingvoj

germana

Filioj vd
Posedatoj Germana nacia teamo de futbalo
ina sub-19-jarula futbala teamo de Germanio
Germany women's national under-21 football team (en) Traduki
germana nacia futbala teamo de virinaj sub-17-jaruloj
olimpika futbala teamo de Germanio
Germany national amateur football team (en) Traduki
Germana junulara nacia teamo de futbalo
Germany women's national under-23 football team (en) Traduki
Germany national beach soccer team (en) Traduki
germana nacia futbala teamo de viraj sub-18-jaruloj
history of the Germany national football team (en) Traduki
germana nacia futbala teamo de virinaj sub-16-jaruloj
Germany national football B team (en) Traduki
vira sub-21-jarula futbala teamo de Germanio
Germana virina nacia teamo de futbalo
germana nacia futbala teamo de viraj sub-15-jaruloj
germana nacia futbala teamo de virinaj sub-15-jaruloj
germana nacia futbala teamo de viraj sub-20-jaruloj
germana nacia futbala teamo de virinaj sub-20-jaruloj
germana nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj
germana nacia futbala teamo de viraj sub-19-jaruloj
Germany women's national under-16 association football team (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo http://dfb.de
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr
emblemo de la naciaj teamoj de la asocio

La Germana Futbal-Asocio (germane Deutscher Fußball-Bund, DFB) estas la nacia organizaĵo pri futbalo en Germanio. Ĝi ekmembris en la federacio internacia de futbalo FIFA en 1904, kiam la internacia organizaĵo fondiĝis, kaj en la eŭropa federacio UEFA en 1954. Nacie, ĝi estas sekcio de la Germana Olimpika Sporta Asocio (DOSB). La asocio reprezentiĝas per pluraj naciaj teamoj, interalie la germana vira nacia teamo de futbalo, la germana virina nacia teamo de futbalo, sed ankaŭ naciaj teamoj de viroj sub 21 jaroj, de viroj sub 20 jaroj, viroj sub 19 jaroj, knaboj sub 18 jaroj, sub 17, sub 16 kaj sub 15 jaroj, virinoj sub 23 jaroj, sub 20 kaj sub 19 jaroj, knabinoj sub 17 kaj sub 15 jaroj.

enirejo de la centra asocia oficejo en Frankfurto ĉe Majno kun granda skulptaĵo de futbala pilko, proksime de la futbala stadiono Commerzbank-Arena

Precipe tamen ĝi reprezentas preskaŭ dekonon de la tuta loĝantaro de Germanio: Laŭ la stato de 2013[1] en la asocio membris 6 822 233 germanaj futbalantoj (kaj plenkreskaj kaj infanaj), kiuj organiziĝis en 25 456 lokaj kluboj kaj konkuris en 165 229 lokaj teamoj. La sidejo de la asocio estas en arbara kvartalo en la sudo de la urbo Frankfurto ĉe Majno, proksime de la futbala stadiono Commerzbank-Arena.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

http://www.dfb.de/historie/praesidenten/?m=1

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]