Geyza Karlovszky
Geyza Karlovszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Karlovszky Geyza |
Naskiĝo | la 22-an de novembro 1860 en Rimaszombat (Hungara reĝlando) |
Morto | la 27-an de aprilo 1936 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 7/5-1-3/4 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1881) |
Familio | |
Frat(in)o | Bertalan Karlovszky |
Okupo | |
Okupo | farmakologo apotekisto |
Geyza Karlovszky [gejza karlovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Karlovszky Geyza estis hungara farmaciisto, apotekisto. Lia frato estis Bertalan Karlovszky.
Geyza Karlovszky [1] naskiĝis la 22-an de novembro 1860 en Rimaszombat, (Hungara reĝlando nuntempa Rimavská Sobota en Slovakio), li mortis la 27-an de aprilo 1936 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Geyza Karlovszky frekventis gimnazion en Pest (urbo). En 1874 li estis lernanta apotekisto en Nyíregyháza, post 2 jaroj en Miskolc, fine en Kecskemét (jam kiel subapotekisto). En la lasta urbo li abiturientis, poste li akiris farmacian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1881. En la sekva lernojaro li plulernis kemion en la sama loko de Károly Than, poste li estis asistanto ĝis 1892. Li kreis novan medikamenton Thanatol. La nomo dediĉas al Károly Than, la kuracilo helpis multe al nervozaj malsanoj. En 1892 li transprenis redaktadon de farmacia periodaĵo kaj li estis tre aktiva en farmacia vivo. En 1923 li establis apotekon en Budapeŝto.
Lia libro
[redakti | redakti fonton]- A gyógyszerek magyar tudományos és népies tájelnevezései (1887)