Gimialcón
Gimialcón | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05380 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 66 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 53′ N, 5° 7′ U (mapo)40.8775-5.1222222222222Koordinatoj: 40° 53′ N, 5° 7′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 949 m [+] | ||
Areo | 19 km² (1 900 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gimialcón [+] | |||
Gimialcón [ĥimialKON] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 19,05 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 74 loĝantojn. Ĝi perdis 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 57 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Cantaracillo (provinco Salamanko), Flores de Ávila, Salvadiós, Mancera de Abajo (provinco Salamanko), Blascomillán kaj Narros del Castillo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi estis fondita kiel Xemenfalcón en Mezepoko, inter la 10-a kaj 13-a jarcentoj, pere de reloĝado de nordanoj el Rioĥo kaj Eŭskio. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).