Guttet-Feschel
Guttet-Feschel | |
---|---|
Blazono de Guttet-Feschel | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Leuk |
Koordinatoj | 46° 19′ 37″ N 7° 39′ 54″ O / 46.32694 °N, 7.66500 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 19′ 37″ N 7° 39′ 54″ O / 46.32694 °N, 7.66500 °O (mapo) |
Areo | 10,51 km² |
Alteco | 1345 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3956 |
Komunumkodo | 6117 |
Situa mapo de Guttet-Feschel | |
Guttet-Feschel estas komunumo en la distrikto Leuk en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 439 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Guttet-Feschel situas en la suba parto de la Supra Valezo ĉe la norda flanko de la valo de Rodano. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Guttet kaj Feschel, kaj la setlejoj Wiler, Grechmatte kaj Oberu.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,51 km², de kiuj 23,1% estas kovritaj de arbaro, 18,6% servas por agrikulturo kaj 3,5% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Guttet-Feschel limas en nordo al Leukerbad, en nordnordoriento al Ferden, en oriento al Gampel-Bratsch, en sudo al Leuk, kaj en okcidento al Albinen.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Guttet-Feschel situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la komunumo kondukas du flankaj vojoj de Leuk. Pere de poŝtaŭtolinio de Leuk al Guttet la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Guttet-Feschel estiĝis en la jaro 2000 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Guttet kaj Feschel.[3]
La unua dokumenta mencio de Guttet datiĝas el la jaro 1261 kiel gottet. Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Guttet apartenis al la Triono Von Zuben de la Valeza Dekono Leuk.[4]
La unua dokumenta mencio de Feschel datiĝas el la jaro 1267 kiel Vexli kaj Veselli. En la jaro 1580 estis la unuan fojon menciita la paŝtejorajto en Obern-Galm. La Sankt-Miĥaelo-Kapelo estis menciita la unua fojon en la jaro 1499. En la jaro 1699 ĝi estis alikonsekrita al Sankta Antonio. En la jaro 1775 estis kreita la krucvojo. En la jaro 1863 Feschel disiĝis de la paroĥo Leuk kaj partoprenis en 1901 kaj 1902 la konstruadon de Nova preĝejo en Wiler sur la teritorio de la komunumo Guttet, kun kiu ĝis ekde la jaro 1924 formas komunan paroĥon. En la jaro 1969 Feschel kaj Guttet konstruis komunan tombejon kaj en 1972 komunan lernejon. La 8-an de novembro 1904 granda parto de la vilaĝo Feschel estis detruita de inscendio.[5]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Philipp Kalbermatter kaj Rachel Siggen-Bruttin: Guttet-Feschel en Historia Leksikono de Svislando (2007-03-13)
- ↑ Fonto: Philipp Kalbermatter: Guttet en Historia Leksikono de Svislando (2006-03-08)
- ↑ Fonto: Rachel Siggen-Bruttin: Feschel en Historia Leksikono de Svislando (2005-10-25)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Guttet-Feschel – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|