György Buzinkai
Aspekto
György Buzinkai | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | en Baia Mare | |
Morto | 17-an de marto 1768 en Debrecen | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Familio | ||
Dinastio | Buzinkay family vd | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
BUZINKAI György estis hungara kuracisto, verkisto, poeto naskita en Nagybánya en 1700 aŭ 1701 kaj mortinta en Debrecen la 17-an de marto 1768.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Buzinkai studis en Marosvásárhely kaj poste medicinon ekde 1729 en Bremen, ekde 1730 en Leiden, ekde 1732 en Franeker kaj pli poste en Amsterdam. Li doktoriĝis 1733 en Franeker. Ekde aprilo de 1737 li estis urba kuracisto de Debrecen ĝis sia morto.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Dissertatio historico-medica de venenis eorumque antidotis, Franeker, 1733;
- Theses inaug. medicae, Franeker, 1733;
- Elveszett bűnösnek megkerestetése és megtartása és Krisztus barátságos hivogatása, Amsterdam, 1735;
- Rövid Oktatás, miképpen kellessék magunkat a praeservativák által a’ Pestis ellen védelmezni (Debrecen, 1739).