Hamhungo
Hamhungo | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo havenurbo dua-nivela administra teritoria unuo urbego industria regiono vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 768 551 (2008) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 329 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 39° 55′ N, 127° 32′ O (mapo)39.916666666667127.53333333333Koordinatoj: 39° 55′ N, 127° 32′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 330 km² (33 000 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Hamhung [+] | |||||
Hamhungo (koree 함흥시, prononco Hamhŭng) estas havena urbo en Norda Koreio kaj post la ĉefurbo Pjongjango la dua plej granda urbo de la lando. Komence de la jaro 2005, iom pli ol 559.000 enloĝantoj vivis en la urbo. Ĝi estas industria centro, trafika nodopunkto, kultura centro kaj havas universitaton, teatron kaj plurajn muzeojn.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbo situas ĉe la orienta borto de Norda Koreio ĉe la rivero Sonĉon. la geografiaj koordinatoj estas 39° 92 ' norde kaj 127° 54' oriente.
Historio
[redakti | redakti fonton]Hamhungo dum la Korea milito (1950-1953) detruiĝis je kvar kvinonoj fare de militaj aviadiloj de la usona armeo. Post la milito la urbo rekonstruiĝis kiel regiona industria centro. Inter 1954 kaj 1962 grupo da arkitektoj kaj inĝenieroj el la tiama komunisma parto de Germanio, GDR, grave kontribuis al tiu rekonstruo.
Inter la jaroj 1960 kaj 1967 Hamhungo estis urbo sub centra administrado de la ŝtata registaro. Ekde 1967 ĝi estas parto de la provinco Hamgyŏng-namdo kaj ties ĉefurbo.
Kulturo kaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Interesaĵo en la nordo de la urbo estas la monteto Tonghung. Sur ĝi troviĝas pluraj historiaj pavilonoj. Unu el ili, la pavilono Kuĉon pinte de la monteto, datiĝas el la dinastio Gorieo (918-1392).
Ĉe la historia urbomuro rande de la monteto Tonghung situas la halo Sonhŭa. Ĝi konstruiĝis dum la 15-a jarcento, meze de la dinastio Joseon (1392-1910). La Granda Teatro estas la plej granda teatra konstruaĵo[1] en la lando. La teatro estis konstruita en 1984[2].
La plaĝo de Hamhungo larĝas 25 kilometrojn kaj estas parto de ripoza parko de 300 hektaroj, sub kies plantoj eblas ripozi en ombro kaj kio ofertas eblecojn naĝi, sporti, kampadumi, trinki kaj manĝi en diversstilaj restoracioj.
Partnera urbo
[redakti | redakti fonton]Partnera urbo de Hamhungo estas