Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Hanojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hanojo
vjetname Hà Nội
urbo
Fotomontaĵo
Pagodo Tran Quoc en Hanojo
Oficiala nomo: Hà Nội
Ŝtato Vjetnamio Vjetnamio
Historiaj regionoj Franca Hindoĉinio, Nord-Vjetnamio
Konataj lokoj Testuda Turo, Templo de nefrita monto
Riveroj Ruĝa rivero, Lago Hoan Kiem Lago de redonita glavo
Situo Hanojo
 - alteco 852,19 m s. m.
 - koordinatoj 21° 02′ 00″ N 105° 51′ 00″ O / 21.03333 °N, 105.85000 °O / 21.03333; 105.85000 (mapo)
Areo 3 341,7 km² (334 170 ha)
Loĝantaro 6 500 000 (2009)
Denseco 1 945,12 loĝ./km²
Fondo 1010
Horzono HĈT (UTC+7)
Poŝtkodo
Situo kadre de Vjetnamio
Situo kadre de Vjetnamio
Situo kadre de Vjetnamio
Situo kadre de Azio
Situo kadre de Azio
Situo kadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Hanoi
Retpaĝo: www.hanoi.gov.vn
Map

Hanojo (vjetname Hà Nội; ĉine 河内 [Ha-noj] «ene de riveroj» Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas la ĉefurbo de Vjetnamio. Ĝi havas ĉirkaŭ 3.500.000 loĝantojn, kio igas ĝin la dua plej granda urbo de Vjetnamio, post Ho-Chi-Minh-urbo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Hanojo troviĝas laŭ Ruĝa rivero. Ho-Chi-Minh-urbo troviĝas je 1760 km super la marnivelo 26 m.

Dum la dominado de la ĉinoj la loknomoj estis Tống Bình kaj Long Đỗ. En 866 oni konstruis citadelon. En 1010 ĝi estis ĉefurbo, kiel Thăng Long (suprenfluganta drako). En 1408 la ĉinoj okupis la landon, tial la nova urbodomo iĝis Đông Quan (=orienta trairejo). En 1428 la urbo liberiĝis, la nova nomo estis "Đông Kinh" (=orienta ĉefurbo). En 1802 Hanojo perdis la ĉefurban statuson, sed aperis la nuna nomo "Hà Nội" (=ĉe riverkurbiĝo). En 1873 la francoj okupis la urbon kaj ĝi estis kolonia ĉefurbo ekde 1887. Inter 1940-1945 la japana dominado okazis.

Hanojo havas subtropikan klimaton. Jare pluvas po 1680 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter majo-septembro. La averaĝa temperaturo estas somere ĉirkaŭ 30 °C, vintre la duono.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

La Vjetnamia Nacia Universitato de Hanojo (vjetname Đại học Quốc gia Hà Nội: akronime ĐHQGHN, angle Vietnam National University (akronime VNU), france Université nationale du Viêt Nam de Hanoï) estas publika esploro universitata sistemo en Hanojo. La universitata sistemo havas 10 membrajn universitatojn kaj fakultatojn. VNU estas unu el du Vjetnamiaj naciaj universitatoj, la alia estas la Nacia Universitato de Ho-Ĉi-Min-urbo.

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Hanojo kaj Esperanto

[redakti | redakti fonton]

En somero de 2007, la urbo Hanojo gastigis la 63-an IJK-n.

Inter la 28-a de julio kaj la 4-a de aŭgusto 2012 tie okazis la 97-a UK. Partoprenis pli ol 800 personoj el 62 landoj.

Inter la 5-a kaj la 11-a de aŭgusto de 2012, okazis en Hanojo la 68-a Internacia Junulara Kongreso (IJK).

En la urbo funkcias la Hanoja Esperanto-Asocio (HANEA).

Piednotoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]