Hanovra foiro
Aspekto
La Hanovra foiro - germane Hannover Messe (HM) - estas la tutmonde plej signifa industria foiro. Ĝi okazas ĉiujare en la urbo Hanovro de la federacia lando Malsupra Saksio de nordokcidenta Germanio. La foirejo estas laŭ areo la tutmonde plej granda ekspoziciejo. En ĝi okazis ankaŭ la Internacia ekspozicio de 2000, kiu penis prezenti laŭeble multajn mondajn kulturojn komence de la tria jarmilo, kaj ĉiujare en la foirejo okazas ankaŭ la foiro CeBIT, la tutmonde plej granda foiro pri informa teknologio.
Bildogalerio
[redakti | redakti fonton]-
konferencejo de la informteknologia foiro CeBIT en la foirejo -
parto de la eksterhala areo -
ŝtuparaj foiraj ripozantoj en 2014 -
impreso el la foiro CeBIT de 2016