Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Heldburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heldburg
Blazono
Heldburg (Germanio)
Heldburg (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Hildburghausen
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Heldburger Unterland
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 036871
Poŝtkodo 98663
Aŭtomobila kodo HBN
Oficiala Municipokodo 16069063
Politiko
Demografio
Loĝantaro 3362 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 17′ N, 10° 44′ O (mapo)50.2810.7253Koordinatoj: 50° 17′ N, 10° 44′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 299 m
Areo 53,38 km²
vdr
urbocentra panoramo

Heldburg estas urba komunumo en Germanio, kiu ekestis komence de la jaro 2019 el la antaŭaj komunumoj Bad Colberg-Heldburg, Gompertshausen kaj Hellingen. Ĝi troviĝas en la distrikto Hildburghausen de la federacia lando Turingio, kaj krome estas la administra centro de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Heldburger Unterland. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 3362 loĝantojn.

La unua mencio de Heldburg estis en la 17.10.837 ene de Codex Eberhardi: tie Sigibald, testamenta efektivigisto de grafo Asis, transdonis havaĵojn en Heldburg kaj aliloke al la abatejo de Fulda. La en 1317 unue menciita citadelo estis rezidejo de la grafoj de Hennebergio, post kiuj eksuverenis en 1353 la burggrafoj de Nurenbergo kaj en 1374 la Wettin-oj. Urborajtaj privilegio estis cedidtaj en decembro 1394. La konsilantaro (mencio ekde 1396) zorgis parte pri la juĝotaj nesuperaj aferoj. En la 16-a jarcento venis ĉirkaŭfortikado por Heldburg. La preĝejo Nia kara Sinjorino apartenis mezepoke al la landa kapitularo de Koburgo, ene de la episkopujo de Würzburg.

Inter 1557 kaj 1700 oftis la ĉasado de sorĉistinoj.[1]

La enloĝantaro ĉefe laboris agrikulture kaj komerce. Ĉirkaŭ 1833, kiam kalkuliĝis 1185 enloĝantoj, multaj elmigris al Norda Ameriko. En 1922 oni enkorpigis al Heldburg la komunumon Einöd. Post fondo de GDR, Heldburg kaj najbara Ummerstadt fariĝis ties plej sudaj urboj. Enpaŝaj restriktoj kialigis izoliĝon kaj ekononomian/trafikan malgravecojn. En 1952 (Aktion Ungeziefer) kaj 1961 (Aktion Kornblume) forpelo de tujaj ĉelandlimuloj eĉ pliakriĝis la situaciaĉon.[2]

En marto 1993 ses memstaraj komunumoj (Bad Colberg, Gellershausen, Heldburg kun Einöd, Holzhausen, Lindenau kaj Völkershausen) decidis krei la novan komunumon Bad Colberg-Heldburg. De la 1.1.2019 Hellingen kaj Gumpertshausen kaj Bad Colberg-Heldburg konsistigas la urbon Heldburg.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Elstaruloj

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Norbert Klaus Fuchs: Das Heldburger Land – ein historischer Reiseführer (la lando de Heldburg – historia gvidilo); Bad Langensalza, eldonejo Rockstuhl, 2013, ISBN 978-3-86777-349-2

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Kai Lehmann: Ausstellung „Luther und die Hexen“. Bereich Heldburg, Bibliothek Museŭm Schloss Wilhelmsburg Schmalkalden, 2012; Ronald Füssel: Die Hexenverfolgungen im Thüringer Raum. Veröffentlichungen des Arbeitskreises für historische Hexen- und Kriminalitätsforschung in Norddeutschland, volumo 2, Hamburg 2003, p. 237-238; Egbert Friedrich: Hexenjagd im Raum Rodach und die Hexenprozessordnung von Herzog Johann Casimir (=Schriften des Rodacher Rückert-Kreises, 19), Bad Rodach 1995, p. 192–236.
  2. Norbert Klaŭs Fuchs: Billmuthausen – Das verurteilte Dorf. Greifenverlag Rudolstadt/Berlin, 2009, ISBN 978-3-86939-004-8