Hilaire Rouelle
Hilaire-Marin Rouelle | |||||
---|---|---|---|---|---|
Malkovrinto de la Ureo
| |||||
Persona informo | |||||
Hilaire-Marin Rouelle | |||||
Naskiĝo | 15-a de februaro 1718 en Mathieu, Calvados, Francio | ||||
Morto | 7-a de aprilo 1779 en Parizo, Francio | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Reĝa ĝardeno de medicinaj plantoj de Parizo | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Guillaume-François Rouelle vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto apotekisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hilaire Marin Rouelle (n. en Mathieu, Calvados, Francio, en la 15-a de februaro 1718 - m. en Parizo, Francio, en la 7-a de aprilo 1779) estis franca kemiisto, botanikisto, apotekisto kaj instruisto de Antoine Lavoisier, kiu malkovris la ureon, en 1773. Li estis frato kaj lernanto de Guillaume-François Rouelle kaj famiĝis dank'al siaj studoj rilate al la hidratoj de karbono kaj purinoj. Herman Boerhaave jam menciis la ureon, en 1727, tamen ĝi estus sintezita de Friedrich Wöhler nur en 1828.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Hilaire-Marin Rouelle sekvis la spurojn de sia frato Guillaume, kiu, en la 29-a de majo 1762 nomumiĝis apotekisto de Ludoviko Filipo, Duko de Orléans (1725-1785), posteno, kiun li okupis ĝis la 1-a de majo 1775, kiam li rezignis favore al sia nevo, Jean Rouelle[1]. Guillaume estis membro de la Akademio de Sciencoj kaj demonstranto de Philippe Macquer (1720–1770)[2]. Kiam Macquer mortis, Hilaire Marin Rouelle lin sukcedis. Samtempe lia frato ekmalsaniĝis, emeritiĝis kaŭze de sanaj motivoj kaj mortis en la sama jaro. Poste kelka tempo Rouelle instalis kurson pri Kemio kaj Farmacio. Rouelle priskribiĝis kiel "homo modesta, sincerplena kaj honesta".
En 1749, li vizitis, laŭ ordono de la franca registaro, kelkajn minejojn, en Loreno, kaj en 1753, li restis en Aŭvernjo alzorgante aliajn interesojn de ia kompanio. En 1769, laŭ peto de sia frato, li ekmembriĝis al la Akademio de Sciencoj. En 1773, li malkovris la ureon kaj en la posta jaro li publikigis ian Tabelon de Kemia Analizo, enhavante la instruojn de sia frato. Inter 1773 kaj 1779, speciale en la Ĵurnalo de Medicino, li eldonis serion da artikoloj pri la laktosukero, la formiata acido, la verda parto de la plantoj, la Karbonata acido, la bruligeblaj proprecoj de la sulfida acido en la kombinaĵoj de la amidoj, en la komponiĝo de la sango, en la hidropsia seraĵo, kie li priskribas la ekziston de la libera natrio krom la kalia kaj natria kloridoj. Dum kelka tempo li sin dediĉis al la fabrikado de la salpetro pere de novaj metodoj. En alia dua verko lia, li klarigis kiel kombini la tartratan acidon kaj la terozaj bazoj, la plumba kaj antimonia oksido, ktp. Liaj malkovroj, atestitaj de Jean d'Arcet, estis transdonitaj al sia amiko Venel, kaj antaŭas la publikaĵoj de Marggraf pri la samaj studoj.
Selektita verkaro
[redakti | redakti fonton]- Expériences faites par MM. Rouelle et d'Arcet d'après celles de M. Sage, sur ... Jean d'Arcet, Balthasar-Georges Sage - 1760
- Procès-verbal Des Expériences Faites Dans Le Laboratoire de M. Rouelle Sur Plusieurs Diamans & Pierres Précieuses ... Extrait Du Journal D'observations Sur la Physique, Sur L'histoire Naturelle & Sur Les Arts & Métiers ... Volume de Janvier 1772
- Expériences Nouvelles Sur la Destruction Du Diamant Dans Les Vaisseaŭ Fermés. (Extrait Du Journal de Médecine, Chirurgie, Pharmacie, &c. ... Janvier 1773
- Extrait du Journal de Médecine, Chirurgie, Pharmacie, etc, 1773 Augustin Roux
- Observations sur l'urine humaine, & sur celles de vache & de cheval, comparées ensemble - 1773
- Tableaŭ de l'Analyse Chimique - 1774
- Observation sur quelques combinaisons de l'acide et du tartre avec la craie & plusieurs chaŭ métalliques - 1777
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Encyclopaedia Britannica
- Molecular Expressions
- The History of Chemistry, Volumes 1-2, Thomas Thomson
- Kremers and Urdang's History of Pharmacy, Edward Kremers, Glenn Sonnedecker
- Personensuche
- Virtual International Authority File
- WorldCat Identities
- Correspondance Inedite De Buffon, M. Henri Nadault De Buffon
- Le Muséum d'histoire naturelle, Paul-Antoine Cap
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Guillaume-François Rouelle (1703-1770)[3]
- Andreas Sigismund Marggraf (1709-1782)
- Pierre Joseph Macquer (1718-1784)[4]
- Gabriel François Venel (1723-1775)[5]
- Ludoviko Filipo, Duko de Orléans (1725-1785)[6]
- Antoine Lavoisier (1743-1794)
- François Antoine Henri Descroizilles (1751-1825)[7]
- Bertrand Pelletier (1761-1797)[8]
- Jean-Pierre-Joseph d'Arcet (1777-1844)[9]
- Philippe Macquer (1720–1770)[10]
- Fausto Elhuyar (1755-1833)
- Bertrand Pelletier (1761-1797)[11]
- Jean-Pierre-Joseph d'Arcet (1777-1844)[12]
- Formiata acido
- Karbonhidrato
- Kemio
- Listo de kemiaj elementoj laŭ atomnumero
- Purino
- Ureo
- Listo de kemiistoj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Lua-eraro en package.lua, linio 80: module 'Modulo:Portalo/bildoj/k' not found.