Centra Sistemo
Centra Sistemo | |||
---|---|---|---|
montara sistemo | |||
Alteco |
2 592 m | ||
Geografia situo | 40° 15′ N, 5° 18′ U (mapo)40.24666667-5.29777778Koordinatoj: 40° 15′ N, 5° 18′ U (mapo) | ||
| |||
La Centra Sistemo estas montarĉeno situa en la centro de la Iberia Duoninsulo kiu havas orientigon okcidente-oriente en ties okcidenta duono, kaj orientigo sudokcidente-nordoriente en ties orienta duono. Ĝi estas proksimume longa 600 km el la centro de Portugalio al la Iberia Montĉenaro, situa en la nordorienta centro de Hispanio. Ĝi konsistigas la naturan separilon inter Kastilio-Leono, norde, kaj Kastilio-Manĉo, Regiono de Madrido kaj Ekstremaduro, sude. Ĝi reprezentas ankaŭ la dividon de la Hispana Centra Altebenaĵo inter ties norda kaj suda duonoj. Krom iaj esceptoj, ĝi konstituas dividon inter la baseoj de la riveroj Doŭro kaj Taĵo.
La plej alta pinto de la sistemo estas tiu de Monto Almanzor (2.592 m), situa en la Sierra de Gredos. La montoĉeno subdividiĝas en pli malgrandaj montoĉenoj separataj inter si de grandaj valoj aŭ montopasejoj. El ĉiuj tiuj, la plej gravaj laŭ etendo estas la jenaj, laŭ ordo de okcidente orienten: Montoĉeno de la Stelo kaj Gredos en la okcidenta duono, kaj Guadarrama kaj Ayllón en la orienta. La bazo de tiuj montoj fluktuas de la 500 al 1,200 metroj super marnivelo.
La hispana termino "Sistema Central" estas akademia termino kiun la lokaj loĝantoj ne uzas, dum ili nomigas precize la diversajn montoĉenojn el kiuj komponiĝas la sistemo kaj ne estas konsciaj pri la tuto. El okcidento orienten la montoĉenoj estas la jenaj:
- Montoĉeno de la Stelo, situa en la Centra Regiono de Portugalio (Torre, 1.993 m).
- Sierra de Gata, en la provincoj de Cáceres kaj Salamanko (Jálama, 1.492 m).
- Sierra de la Canchera, en la provincoj de Cáceres y Salamanko (Montopinto Tiendas, 1.590 m)
- Sierra de Francia, sude de Salamanko kaj Cáceres (Pico de la Hastiala, 1.735 m).
- Sierra de Béjar, en Cáceres, Ávila kaj Salamanko (Canchal de la Ceja, 2.430 m).
- Sierra de Gredos, en Ávila kaj Cáceres (Montopinto Almanzor, 2.592 m).
- Sierra de la Horcajada, en Ávila (Risco de la Umbrela, 1.562 m).
- Sierra de Villafranca, en Ávila (Cerro Moros, 2.059 m).
- Sierra de Piedra Aguda, en Ávila (Piedra Aguda, 1.817 m).
- La Serrota, en Ávila (Cerro del Santo, 2.294 m).
- Sierra de Hoyocasero, en Ávila (Navasolana, 1.708 m).
- Sierra de la Paramera, en Ávila (Pico Zapatero, 2.160 m).
- Sierra de Ávila, en Ávila (Cerro de Gorría, 1.727 m).
- Sierra de Ojos Albos, en Ávila kaj Segovio (Cruz de Hierro, 1.657 m).
- Sierra de Malagón, en Ávila, Madrido kaj Segovio (Cueva Valiente, 1.903 m).
- Sierra de San Vicente, en Toledo (Cruces, 1.373 m).
- Sierra de Guadarrama, en Ávila, Madrido kaj Segovio (Peñalara, 2.428 m).
- La Mujer Muerta, en Segovio (La Pinareja, 2.197 m)).
- Siete Picos, en Segovio kaj Madrido (Siete Picos, 2.138 m).
- La Maliciosa, en Madrido (Maliciosa, 2.227 m).
- Cuerda Larga, en Madrido (Cabeza de Hierro Mayor, 2.383 m).
- Sierra de la Morcuera, en Madrido (La Najarra, 2.122 m).
- Sierra de Canencia, en Madrido (Mondalindo, 1.831 m).
- Sierra de la Cabrera, en Madrido (Cancho Largo, 1.564 m).
- Sierra de Somosierra, en Segovio kaj Madrido (Colgadizos, 1.834 m).
- Sierra de Ayllón, en Segovio, Madrido kaj Guadalaĥara (Pico del Lobo, 2.274 m).
- Sierra de la Puebla, en Madrido kaj Guadalaĥara (La Tornera, 1.866 m).
- Sierra de Ocejón, en Guadalaĥara (Ocejón, 2.049 m).
- Sierra de Alto Rey, en Guadalaĥara (Alto Rey, 1.858 m).
- Sierra de Pela, en Guadalaĥara kaj Soria (Sima de Somolinos, 1.548 m).