Huosi
Aspekto
Huosi | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
nobela familio | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Huosi estis germana nobela familio, nome unu el la bavaraj praaj kaj altaj dinastioj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ili menciitas ĉe la t.n. Leĝaro de la bavaroj (latine: Lex Baiuvariorum) kie ekde 635 kolektitis la malnova popola leĝaro de la bavara kernduklando. Aliaj dinastioj raportitaj estis Trozza, Fagana, Hahiligga, Anniona kaj Agilulfidoj. Ilia origina teritorio estis la regiono de nuna Pfaffenwinkel inter la riveroj Lech kaj Loisach, Supra Bavario. Eble la deveno de la Aribonidoj ankaŭ respureblas al la Huosi-oj.
Dum la 8-a jarcento anoj familiaj estis fondintoj respektive kunfondintoj de multaj klostroj:
- Benediktbeuern (739/740)
- Polling (um 750)
- Staffelsee (um 750)
- Tegernsee (746 oder 765)
- Ilmmünster (762)
- Schlehdorf (763/772)
- Monaĥejo Scharnitz en Krün-Klais (769/772)
Gravuloj inter la dinastianoj estis:
- Hitto de Freising († 835), episkopo en 811/12–835.
- Erchanbert († 854), episkopo de Freising 835/836–854
Verŝajnas la aneco al la Huosoj ĉe:
- Atto de Freising († 810/811), episkopo frajzinga 783/784 – 810/811; antaŭe abato de la monakejoj Scharnitz kaj Schlehdorf
- Margrafo Luitpold (Karantanio kaj Supra Panonio) († 907)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Gertrud Diepolder: Die Herkunft der Aribonen. In: Zeitschrift für bayerische Landesgeschichte 27, 1964, ISSN 0044-2364, p. 74–119
- Johann Martin Maximilian Einzinger von Einzing: Historische Erläuterung der im uralten bojuvarischen Gesetzbuche aufgezeichneten sechs fürstlichen Geschlechtsnamen Drozza, Huosi, Fagana, Hahilinga, Aenion und Agilulfinger, auf das höchst erfreulichen Jubelfest des im Jahre 1180 wieder an das durchlauchtigste Arnulfische Haus gebrachten Bajerlandes. Strobel, München 1780.