Ida Huber
Ida Huber | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Schleimer Ida Alojzia ĉirkaŭ 1875 |
Naskiĝo | 1836 en Varjas (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 11-an de novembro 1869 en Debrecen (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Béla Bartók Conservatory, Budapest (en) (–dekjaro de 1850) |
Familio | |
Edz(in)o | István Nagy (en) (1863–1869) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto aktoro |
Ida Huber, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Huber Ida Alojzia estis hungara operkantisto (mezosoprano). Ŝia origina familia nomo estis Schleimer [ŝlejmer], ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Nagy Istvánné [nadj iŝtvAnE].
Ida Schleimer[1] naskiĝis en 1836 en Varjas (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Variaș en Rumanio), ŝi mortis la 11-an de novembro 1869 en Debrecen (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ida Huber lernis en nacia muzikejo (nuntempa konservatorio). Ŝi debutis en Nacia Teatro (Pest) en 1859, kie ŝi estis membro ĝis 1865. Ŝiaj sekvaj teatraj stacioj estis Aachen, Kolonjo, Unua hungara konstanta teatro en Kolozsvár (1866–68), fine Debrecen ĝis sia frua morto. Ŝi edziniĝis en 1863.
Lia repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Daniel-François-Esprit Auber: La Part du diable – Casilda
- Vincenzo Bellini: La sonnambula – Amina
- François-Adrien Boieldieu: La dame blanche – Anna
- Félicien David: Lalla-Roukh – titolrolo
- en:Ferdinand Hérold: Zampa – Camille
- Giacomo Meyerbeer:
- Robert le diable — Izabella
- Dinorah ou Le Pardon de Ploërmel — titolrolo
- Gioachino Rossini: La barbiro de Sevilo — Rosina
- Giuseppe Verdi: Il trovatore – Leonora (Eleonora)