Ignacy Łukasiewicz
Ignacy Łukasiewicz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de marto 1822 en Zaduszniki, Podkarpackie Voivodeship |
Morto | 7-an de januaro 1882 (59-jaraĝa) en Chorkówka |
Mortokialo | Pneŭmonito |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio Aŭstrio-Hungario |
Alma mater | Jagelona Universitato |
Familio | |
Frat(in)o | Franciszek Łukasiewicz (en) |
Edz(in)o | Honorata Łukasiewicz (en) |
Okupo | |
Okupo | kemiisto inventisto entreprenisto akademiulo apotekisto politikisto |
Jan Józef Ignacy Łukasiewicz (naskiĝis la 23-an de marto 1822 en Zaduszniki, mortis la 7-an de januaro 1882 en Chorkówka) estis pola farmaciisto kaj kreinto de la unua metodo distili kerosenon el nafto. Li estis la fondinto de la nafta industrio en Polio kaj unu el ĝiaj pioniroj en la mondo. Inter liaj atingoj estas la eltrovo de la kerosena lampo kaj la konstruo de la unua naftorafinejo.
Ignacy Łukasiewicz naskiĝis en nobela armena familio en la Distrikto Mielecki, li studis en la Jagelona Universitato. Lerta entreprenisto, kiu rapide riĉiĝis. Granda socia aktivulo, promociis kreon de fruktoĝardenoj, konstruadon de vojoj kaj pontoj, lernejoj, malsanulejoj ktp. Multe financis de propra poŝo, batalis kun malriĉeco kaj alkoholismo en la regiono, kreis prunt-kaj-ŝparkasojn. La tutan vivon ligis kun la Ĉekarpata Provinco.
Monumentoj kaj aliaj formoj de memorigo
[redakti | redakti fonton]- Bóbrka (proksime al Krosno) – busto de Łukasiewicz sur soklo, antaŭ domo, kie loĝis, aŭtoro: Władysław Kandefer.
- Chorkówka (proksime al Krosno) – monumento starigita en 1979
str. Legionów, unu el figuroj de la Monumento de Jarmilo el 1968
vojkruciĝo de la stratoj Węgierska kaj Kościuszki – monumento en la loko de fajrigo de la unua en la mondo kerosena lampo
Foirplaco – memortabulo sur la Urbodomo
Foirplaco – memortabulo, kie mastrumis en apoteko
str. Lwowska, monumento/obelisko memoriganta establon en Ulaszowice (nun kvartalo de Jasło) la unuan en la mondo naftorafinejon
- Krakovo – str. Lubicz, antaŭ domego "NAFTA" - busto identa kun tiu en Bóbrka
- Krosno – placo Konstytucji 3 Maja - plena silueto, dekstramane tenas kerosenan lampon, monumento starigita en 1932, aŭtoro: Jan Raszka
- Lvovo – str. Ormiańska (Armena), monumento sur trotuaro kun ukraina teksto priskribanta la scienciston kiel "galicianon"
- Płock – stratangule de Kobyliński kaj Łukasiewicz. Monumento sur soklo, kie Łukasiewicz staras sur la tero apogante sin ĉe tubo (aludo al petrolo). En la mano tenas sian inventaĵon - kerosenan lampon. Post krepusko ĝi ĵetas subtilan lumon. Fronte de la monumento troviĝas Aro da Lernejoj je la nomo de Ignacy Łukasiewicz.
- Zielona Góra – str. Bohaterów Westerplatte.
- Rzeszów – Teknika Universitato je la nomo de Ignacy Łukasiewicz
- Varsovio – str. Bora Komorowskiego
Monetoj kun bildo de Łukasiewicz el 1983 kaj 2003
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- S. Brzozowski, Ignacy Łukasiewicz, Warszawa 1974
- Ludwik Tomanek, Ignacy Łukasiewicz twórca przemysłu naftowego w Polsce, wielki inicjator - wielki jałmużnik (Ignacy Łukasiewicz - kreinto de kerosena industrio en Pollando, granda iniciatinto, granda bonfaranto). Miejsce Piastowe, 1928
Cifereca kopio de la verko alirebla en Krośnieńska Biblioteka Cyfrowa