Inge Lehmann
Inge Lehmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de majo 1888 en Kopenhago |
Morto | 21-an de februaro 1993 (104-jaraĝa) en Kopenhago |
Tombo | Hørsholm Kirkegård (en) |
Lingvoj | dana |
Ŝtataneco | Reĝlando Danio |
Alma mater | Kolegio Newnham (1910–1911) Universitato de Kopenhago - Cand.mag. (en) , doktoro de filozofio (–1968) |
Familio | |
Patro | Alfred Lehmann (en) |
Frat(in)o | Harriet Lehmann (en) |
Parencoj | Orla Lehmann (mul) (praonklo) Signe Tørsleff (en) (patrina onklino) |
Okupo | |
Okupo | seismologo natursciencisto topografo geologo terfizikisto |
Verkoj | Lehmann discontinuity |
Inge Lehmann (13-an de majo 1888 – 21-an de februaro 1993) estis dana sismologino kaj geofizikistino kiu eltrovis la internan kernon de nia planedo. En 1936 ŝi asertis surbaze de jam ekzistanta sismaj datenoj la ekziston de interna kerno havanta fizikajn ecojn diferencajn de tiuj en la ekstera kerno, tiel ke la tera kerno ne estas simple unu likviĝinta sfero. La sismologoj, ĝis tiam ne trovinte bone funkciantan hipotezon por klarigi la observitan fakton, ke la tertrema P-ondo malrapidiĝas, kiam ĝi atingas iujn certajn regionojn en la tera internaĵo, baldaŭ akceptis ŝian konkludon.
Inge Lehmann naskiĝis kaj plejparte edukiĝis en Kopenhago. Ŝia patro estis la eksperimenta psikologo Alfred Georg Ludvik Lehmann (1858–1921). Ŝi studis matematikon en la universitatoj de Kopenhago kaj Kembriĝo. De 1928 ĝis emeritiĝo en 1953, ŝi servis kiel ŝtata geodeziisto kaj estris la sismologian fakon de la dana geodezia instituto. Poste ŝi translokiĝis al Usono, kie ŝi malkovris alian sisman malkontinuaĵon, 190-250 km sub la surfaco, kiun oni nomas la "efiko de Lehmann".
Ŝi ricevis multajn honorajn membrecojn kaj gradojn, elektiĝis alilanda membrino de la brita Reĝa Societo, kaj en la 127-a datreveno de la naskiĝo Google honoris ŝin per tutmonda Doodle.