Insulo Prepariso
Aspekto
Insulo Prepariso | ||
---|---|---|
insulo [+] | ||
Akvejo | Bengala Golfo | |
Supermara alteco | 81 m [+] | |
Koordinatoj | 14° 53′ N, 93° 38′ O (mapo)14.87593.62916667Koordinatoj: 14° 53′ N, 93° 38′ O (mapo) | |
Akvokolektejo | 8,1 km² (810 ha) [+] | |
Areo | 8,1 km² (810 ha) [+] | |
Insulo Prepariso | ||
La Insulo Prepariso (birme: ပါလီပါလက်ကျွန်း; angle: Preparis Island), (birme: Pali Palke), estas birma insulo situanta inter la Bengala Golfo kaj la Andamanaj Insuloj, 77 km nordoriente de Kokosinsuloj (Birmo), kaj 133 km sudokcidente de la plej proksima punkto de la birma marbordo. La insulo Prepariso estas ĉirkaŭ 7 km longa kaj maksimume 1.8 km larĝa. Ĝi estas kovrita de densa arbaro, kun maksimuma alteco de 80m.
Historio
[redakti | redakti fonton]La insulo estis neloĝata ĝis la 19-a jarcento. Ĝi gastigis la 78-an "Highlanders" Regimenton, kiam ilia ŝipo Frances Charlotte sinkis proksime al ĝia marbordo.