Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Internacia Flughaveno Portlando

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Flughaveno Portlando

emblemo

internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: PDX ICAO: KPDX
Resuma informo
Lando Usono
Regiono Oregono
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto Port of Portland
Apuda urbo Portlando (Oregono)
Alteco 9 m
Geografia situo 45° 35′ 19″ N, 122° 35′ 51″ U (mapo)45.588611111111-122.5975Koordinatoj: 45° 35′ 19″ N, 122° 35′ 51″ U (mapo)
Internacia Flughaveno Portlando (Oregono)
Internacia Flughaveno Portlando (Oregono)
DEC
Situo de Internacia Flughaveno Portlando
Map
Internacia Flughaveno Portlando
Kurej-angulo 3/21; 10L/28R; 10R/28L
Kurej-longo 2 134; 2 438; 3 353 m
vdr

La Internacia Flughaveno Portlando (angle Portland International Airport) estas la plej granda flughaveno de la usona ŝtato Oregono. Ĝi koncentras 90% el la pasaĝeroj kaj pli ol 95% el la aertransportitaj varoj de la tuta ŝtato.

Ĝi situas ĉe la suda bordo de la rivero Kolumbio, en la kantono Multnomah, proksimume naŭ kilometrojn nordoriente de centra Portlando. Inter transportiloj al la urbo menciindas la fervojo MAX Red Line kaj la aŭtovojo Interstate 205.

PDX proponas flugojn al ĉiuj ĉefaj flughavenoj tra Usono, sed ankaŭ senhaltajn internaciajn flugojn al Kanado, Germanio, Japanio, Meksiko kaj Nederlando. Ĝi cetere estas aerkonektejo por malpli grandaj urboj en Oregono, Vaŝingtonio, Idaho, Montano, Kalifornio kaj Nevado. Tiu flughaveno estas precipe grava bazo por la flugkompanioj Alaska Airlines kaj Horizon Air.