Iszkáz
Iszkáz | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8493 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 320 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 20 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 10′ N, 17° 18′ O (mapo)47.16931944444417.296019444444Koordinatoj: 47° 10′ N, 17° 18′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 15,74 km² (1 574 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Iszkáz [+] | |||
Iszkáz [iskAz] estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en Distrikto Devecser.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 16 km²
- koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 47.1673/17.2993
- Loĝantaro: 390
- Poŝtkodo: 8493
- Telefonprefikso: 88
Situo
[redakti | redakti fonton]Iszkáz situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Celldömölk troviĝas 19, Ajka 25, Sümeg 26, Pápa 27 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Alsóiszkáz (=Suba Iszkáz)
[redakti | redakti fonton]Tiu vilaĝo menciiĝis unuafoje en 1488 en formo "Thytens Izkaz". En la 16-a jarcento la turkoj dufoje disrabis la komunumon. Alsóiszkáz estis la plej granda inter la apudaj vilaĝoj.
Középiszkáz (=Meza Iszkáz)
[redakti | redakti fonton]Tiu vilaĝo menciiĝis unuafoje en 1488 en formo "Kapolnas Izkaz" (=kapela Iszkáz). En 1554 la komunumo detruiĝis, poste la loĝantoj estis nobeloj.
Felsőiszkáz (=Supra Iszkáz)
[redakti | redakti fonton]Tiu vilaĝo menciiĝis unuafoje en 1488 en formo "Myndzenth Izkaz" (=Ĉiuj Sanktuloj Iszkáz), ĉar la loko havis templon. La kampoj apartenis al abatejo. En la 16-a j.c. la turkoj dufoje disrabis la komunumon.
La triopo unuiĝis en 1947. En Iszkáz migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino de 1673
- kapelo omaĝe al Ladislao la 1-a (Hungario) de 1785
- naskiĝdomo de poeto László Nagy de 1908, kie la poeto naskiĝis en 1925
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En Középiszkáz naskiĝis:
- arkitekto Lajos Mátis
- esteto László Névy.
- En Felsőiszkáz naskiĝis László Nagy (poeto).