Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

János Koszó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Koszó
Persona informo
Naskonomo Koszó János Alajos
Naskiĝo 25-an de aprilo 1892 (1892-04-25)
en Lipova
Morto 10-an de oktobro 1952 (1952-10-10) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 19/2-1-47 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (–1914) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Irma Ferch (1920–1952) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo profesoro
literaturhistoriisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

KOSZÓ János (pro. koso:) estis hungara literaturhistoriisto, universitata profesoro naskita en Lippa la 25-an de aprilo 1892 kaj mortinta en Budapeŝto la 10-an de oktobro 1952. Li estis la edzo de komponistino Irma Ferch.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

János Koszó finis fakon pri hungara, germana kaj franca lingvoj en Budapeŝto (1915). Poste kiel stipendiulo studis eksterlande. De 1918 ĝis 1922 li estis hungara lektoro de germana universitato, de 1922 ĝis 1928 li instruis en Budapeŝto. En 1924 li akiris kvalifikon de privatprofesoro pri germana literaturhistorio kaj li transprenis kune kun Károly Kerényi la redaktadon de la revuo Egyetemes Philologiai Közlöny (ĝis 1934). Li instruis en la Eötvös József Kollégium (1929–1934), poste de 1935 li estis publika eksterordinara profesoro de la katedro germana de la Universitato de Pécs. De 1940 ĝis 1946 li estis publika kaj ordinara profesoro de la Universitato de Koloĵvaro. En Pécs li redaktis kune kun Károly Kerényi la revuon Ergaszterion (Műhelytanulmányok és bírálatok a szellemtörténeti kutatás köréből). De 1947 ĝis sia morto li gvidis la katedron pri fremdaj lingvoj en la Korpkultura Altlernejo de Budapeŝto.

  • Fessler Ignácz Aurél élete és szépirodalmi működése (Bp., 1915);
  • A költői alkotás lélektana (Bp., 1918);
  • Fessler Aurél Ignác a regény- és történetíró (Bp., 1923);
  • Művelődésismeret mint a modern nyelvi oktatás alapja (Bp., 1931);
  • „Nyugat alkonya”-hangulat a XIX. század első felében és Magyarország (Bp., 1933);
  • Térhiány-problémák az új német irodalomban (Bp., 1935);
  • Ungarn und die geistesgeschichtliche Forschung (Bp., 1938);
  • Irodalomtörténet és világnézet (Bp., 1938);
  • Segédkönyvek a német nyelv tanításához (Az újabb német irodalom főirányai és fejlődésmenete, Bp., 1942).