Jeff Beck
Jeff Beck | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de junio 1944 en Wallington |
Morto | 10-an de januaro 2023 (78-jaraĝa) en Wadhurst |
Mortokialo | Bakteria meningito |
Tombo | St Mary the Virgin Churchyard (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Artlernejo Wimbledon |
Okupo | |
Okupo | gitaristo muzikproduktisto diskografa artisto rokmuzikisto kantoverkisto komponisto ĵaz-gitaristo rock singer (en) |
TTT | |
Retejo | http://www.jeffbeck.com |
Geoffrey Arnold BECK (24a de Junio 1944 – 10a de Januaro 2023) estis angla gitaristo. Li elstariĝis kiel membro de la rok-bando the Yardbirds, kaj poste fondis kaj ĉefis the Jeff Beck Group kaj Beck, Bogert & Appice. En 1975, li ŝanĝiĝis al instrumenta stilo fokuse al plinoviga sono, kaj liaj publikaĵoj enhavis ĝenrojn kaj stilojn game inter blusroko, ŝtonroko, rokĵazo kaj mikso de gitar-roko kaj elektroniko.
Beck estis rangigita en la kvin pintoj fare de la gazeto Rolling Stone kaj ĉe la listoj de aliaj gazetoj inter la plej grandaj gitaristoj.[1][2][3] Li estis ofte nomita "gitaristo de gitaristo".[4] Rolling Stone priskribis lin kiel "unu el la plej influa ĉefaj gitaristoj en rok-muziko".[5]
Kvankam li registris du sukcesajn albumojn (en 1975 kaj 1976) kiel soloisto, Beck nek establis nek retenis komercan sukceson similan al tiu de samtempuloj kaj bandkolegoj.[4][6] Li registris kun multaj artistoj.[7]
Beck ricevis kritikajn laŭdojn kaj premiojn Grammy Award pro Plej Bona Rok-Instrumenta Ludado sesfoje kaj pro Plej Bona Pop-Instrumenta Ludado unufoje. En 2014, li ricevis la premion Ivor Novello de la Brita Akademio pro Elstara Kontribuo al Brita Muziko.[8] Li estis enmetita en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo dufoje: la unua kiel membro de the Yardbirds (1992) kaj la dua kiel soloisto (2009).
Studialbumoj
[redakti | redakti fonton]- Truth (1968)
- Beck-Ola (1969) – the Jeff Beck Group
- Rough and Ready (1971) – the Jeff Beck Group
- Jeff Beck Group (1972) – the Jeff Beck Group
- Blow by Blow (1975)
- Wired (1976)
- There & Back (1980)
- Flash (1985)
- Jeff Beck's Guitar Shop (1989)
- Who Else! (1999)
- You Had It Coming (2001)
- Jeff (2003)
- Emotion & Commotion (2010)
- Loud Hailer (2016)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "100 Greatest Guitarists". Rolling Stone. 18a de Decembro 2015. Arkivita el la originalo la 27an de Oktobro 2017. Alirita la 19an de Julio 2022.
- ↑ "Top 100 Guitarists". Vintage Guitar. 18a de Junio 2017. Arkivita el la originalo la 9an de Julio 2021. Alirita la 1an de Julio 2021.
- ↑ "Guitar Heroes: Jeff Beck". Marshall Amplification. 13a de Aprilo 2021. Arkivita el la originalo la 9an de Julio 2021. Alirita la 1an de Julio 2021.
- ↑ 4,0 4,1 Anon.. "Top 10 rock guitarists", 26a de Oktobro 2006. Kontrolita 17a de Julio 2021.
- ↑ Jeff Beck Biography en gazeto Rolling Stone alirita la 26an de Aŭgusto 2011 [1] arkivita la 17an de Julio 2021
- ↑ . Jeff Beck. Arkivita el la originalo je 2a de Junio 2012. Alirita 28a de Aŭgusto 2011 .
- ↑ Jeff Beck Credits. Arkivita el la originalo je 28a de Aprilo 2018. Alirita 28a de Aprilo 2018 .
- ↑ (22a de Majo 2014) “Ivor Novello Awards 2014: All the winners”, Music Week. Alirita 24a de Junio 2014..
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jeff Beck en la angla Vikipedio.