Jermak Timofejeviĉ
Aspekto
Jermak Timofejeviĉ | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1531 en Grandprinclando Moskvo |
Morto | 6-an de aŭgusto 1585 (53-jaraĝa) en Ĥanlando Siberio |
Mortokialo | Drono |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusa carlando |
Okupo | |
Okupo | esploristo militisto |
Jermak Timofejeviĉ (ruse Ермак Тимофеевич, naskiĝinta en la jaro 1532, 1534, aŭ 1542 — mortis la 6-an de aŭgusto 1585) estis kozaka atamano, kiu konkeris Siberion por la Rusia imperio.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Devene li servis sur rivero Volgo, kie li batalis kontraŭ Krime-tataroj. En la jaro 1579 li estis unu el komandantoj de kozaka ekspedicio, kies celo estis protekti posedaĵojn de komercista familio de Stroganovidoj antaŭ atakoj de siberia ĥano Kuĉumo. Poste li batalis en okcidento kontraŭ litovoj en Livonia milito. En la jaro 1582 li malvenkis soldatarojn de Kuĉum kaj disbatis lian imperion.
La 6-an de aŭgusto 1585 li pereis droninte en batalo ĉe rivero Irtiŝo.
- Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Jermak Timofejeviĉ en Vikimedia Komunejo