Johannes Nicolaus Brønsted
Johannes Nicolaus Brønsted (1879-1947) | |||||
---|---|---|---|---|---|
dana fizikisto kaj kemiisto
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 22-a de februaro 1879 en Varde, Danio | ||||
Morto | 17-a de decembro 1947 en Kopenhago, Danio | ||||
Lingvoj | dana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Danio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kopenhago Universitato de Yale | ||||
Partio | Venstre vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto universitata instruisto fizikisto vd | ||||
Laborkampo | Kemio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johannes Nicolaus BRØNSTED [bronsted] (1879-1947) estis dana inĝeniero, fizikisto kaj kemiisto, li estis multefaka esploristo, studinte kemion kaj fizikon en ties plej scienca formo. Li disvolvis plurajn teoriojn pri termokemio, energio, kemia energio, kemia afineco, kalorimetriaj determinoj, konceptoj pri bazoj kaj acidoj, ktp. En 1899 li ricevis sian diplomon pri inĝenierado en la Universitato de Kopenhago, kaj en 1908 li licenciiĝis kiel doktoro pri fiziko, kaj tuje li estis indikita kiel profesoro pri fiziko kaj kemio en la sama universitato.
Laŭ la teorio de August Svante Arrhenius (1859-1927) ĉia acido formas hidrogenan jonon en akva medio kaj bazo estas ĉio kio formas hidroksilan jonon kiel anjono en akva medio. La teorio de Brønsted, Thomas Lowry (1874-1936)[1] kaj Gilbert Newton Lewis (1875-1946) establigas ke acido estas ĉia substanco protondonanta kaj bazo estas ĉia substanco protonricevanta.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Okaze de la studoj de Julius Thomsen (1826-1909) pri termokemio, en 1886, fiziko-kemio estis iom neglektita en Danio, kvankam la esploroj de Wilhelm Ostwald (1853-1932), Arrhenius kaj Walther Nernst (1864-1941) trovis sekvantojn en multaj aliaj landoj. Brønsted alprenis la teorion de Thomsen pri determinado de la kemia afineco mezurante ĉiujn etapojn de iu kemia procezo, sed, anstataŭ uzi kalorimetriajn determinojn, li uzis mezurojn je la elektromovaj fortoj en la Galvana pilo kiu donas la korektajn valorojn laŭ meditemperaturo. Tamen, la kalorimetria metodo donas erarajn valorojn per proporcia amaso al la entropiaj ŝanĝoj okazantaj dum la procezo en iu kemia reakcio. Liaj esploroj estis publikigitaj laŭ serio da dektri monografioj pri kemia afineco (1906-1921). Li defendis la trian dokumenton de ĉi serio, rilate al la afineco pri miksado en binaraj sistemoj, dum sia diplomiĝo kiel doktoro en la Universitato de Kopenhago.
Post 1913, Brønsted faris aliajn esplorojn pri fiziko-kemio, ne nur rilate al la determino de specifaj varmoj sed ankaŭ pri la determino de la konstantoj je afineco, publikigitaj laŭ serio da studoj pri solvebleco (1921-1923) kaj pri specifa jona interreakcio (1921-1927). Ĉi esploroj vekis signifoplenan intereson inter la fiziko-kemiistoj, ĉefe en Usono kaj Anglio, kaj inter 1921 kaj 1935 al la laboratorio de Brønsted alsvarmis amaso da eksterlandaj gastoj dezirantaj studi sub lia orientiĝo. La simplaj instalaĵoj de la laboratorio sufiĉe pliboniĝis kiam la Internacio Konsilio pri Edukado proponis financi la kostojn pri konstruado de nova Instituto pri Fiziko-kemio, kondiĉe ke la dana registaro ekprenu sur sin la administrado de la instituto, kies ekfunkcio estis en 1930. Famaj inter tiuj studoj estas dokumento, skribita de Victor Kuhn LaMer (1895-1966) pri la rilato inter koeficientoj pri aktiveco kaj jona forto en liu solvaĵo, kies teorio estis samtempe disvolvita teorie de Peter Debye (1884-1966) kaj Erich Hückel (1896-1980).
Brønsted ankaŭ firmiĝis kiel aŭtoritato pri katalizo inter acidoj kaj bazoj pere de la kataliza ekvacio de Brønsted, kiu elmontras la rilaton inter la forto de acido kaj ties kataliza aktiveco. Ĉi-interrilato implicas ke la libera energio de Gibbs por dissociiĝo de protono estas proporcia al la energio je aktivado por iu kataliza reakcio.
Selektita verkaro
[redakti | redakti fonton]- Energiaj principoj kaj problemoj, 1955
- La proprecoj termodinamikaj de parafinaj miksaĵoj, 1946, Johannes Nicolaus Brønsted, Jørgen Koefoed
- Principoj kaj problemoj de la energio, 1946
- On the Concept of Heat, 1941
- Physical Chemistry, 1938
- Lernolibro pri fiziko-kemio, 1937, Johannes Nicolaus Brønsted, Ronald Percy Bell
- Pri la difino de la Gibsa potencialo Josiah Willard Gibbs, 1933
- La aktiveco de la jonaj koeficientoj en tre diluitaj solvaĵoj, 1924, Johannes Nicolaus Brønsted, Victor Kuhn La Mer
- Studoj pri solvebleco, 1919
- Pri la ŝanĝo de la energiliberiĝo en la kemiaj procezoj, 1904
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Encyclopædia Britannica
- Chemistry Explained
- Universidade Federal de Campina Grande Arkivigite je 2015-02-18 per la retarkivo Wayback Machine
- BiografíasyVidas
- Encyclopedia.com
- Canov.jergym.cz
- Store Norske Leksikon
- MCN Biografías Arkivigite je 2014-07-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Encyclopedia Britannica
- Encyclopædia Universalis
- European Association for Chemical and Molecular Sciences Arkivigite je 2015-02-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Den Store Danske
- TodayInScience
- Spektrum
- Puskas
- tudósnaptár
- Portal Ciência e Cultura
- Pathways to Modern Chemical Physics, Salvatore Califano
- Theoretical and Computational Research in the 21st Century, Nazmul Islam
- The Chemical Reactions of Life: From Metabolism to Photosynthesis, Kara Rogers
- Chemical History: Reviews of the Recent Literature, Colin Archibald Russell, Gerrylynn K. Roberts
- Química - 11ed, Leandro F. Malloy-Diniz, Daniel Fuentes, Ramon M. Cosenza
- Procedures in Cosmetic Dermatology Series: Chemical Peels, Rebecca Tung,Mark G. Rubin
- Chemistry: The Practical Science, Paul B. Kelter, Michael D. Mosher, Andrew Scott
- Química Orgânica - 6.ed.: Estrutura e Função, Peter Vollhardt, Neil E. Schore
- The Facts on File Dictionary of Organic Chemistry, John Daintith
- General, Organic, and Biological Chemistry, H. Stephen Stoker
- Electrochemical Dictionary, Allen J. Bard, György Inzelt, Fritz Scholz
- Lazare and Sadi Carnot: A Scientific and Filial Relationship, Charles C. Gillispie, Raffaele Pisano
- Personensuche
- WorldCat Identities