Joseph Duchesne
Josephus Quercetanus (1544-1609) | ||
---|---|---|
franca alkemiisto kaj kuracisto
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1544 en Esturre, Armagnac, Francio | |
Morto | 20-a de aŭgusto 1609 en Parizo, Francio | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Alma mater | Universitato de Montpellier Universitato de Bazelo | |
Profesio | ||
Okupo | diplomato kuracisto kemiisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jozefo Duŝeno (1544-1609) estis franca alkemiisto, diplomato, poeto, filozofo, privata kuracisto de Francisko Herkulo, Duko de Anĵuo (1555-1584), pli juna filo de Henriko la 2-a (1519-1559). Li rimarkindiĝis pro siaj skribaĵoj defende de la doktrino de Paracelsus (1493-1541), el kiu li estis lernanto kaj sekvanto[1]. Aŭtoro de sennombraj traktaĵoj pri medicino, kiujn li subskribis kiel Quercetanus. Li same verkis poetikajn verkojn kaj tragikajn komediaĵojn. Oni diras ke li estis la unua uzi kalomelon en la traktado de la sifiliso[2].
Biografio
[redakti | redakti fonton]Filo de kuracisto, Duŝeno, ankaŭ konata kiel "Sieur de la Violette", unue studis en la Universitato de Montpellier. Li edziĝis kun Anne Trie, nevino de la humanisto Vilhelmo Budeo (1468-1540), kaj pro la persekuto al la francaj protestantoj (Duŝeno estis kalvinisto), li pasis multajn jarojn for de sia naskiĝurbo. Duŝeno ricevis sian diplomon pri doktoreco en 1573, en la Universitato de Bazelo kaj kelkatempe li stariĝis en Kaselo, kiu tiam estis la granda ĉefurbo de la duklando Hesio.
Tiuepoke kaj pli malfrue la granddukoj rimarkindiĝis pro ilia patroneco al la nova hermetikisma medicino de Paracelsus (1493-1541). En 1575, Jacques Aubert (1500-1587) faris akrajn kritikojn pri la kemia medicino de Parcelsus kaj ties klarigo pri la origino de la metaloj[3]. Samokaze Duŝeno verkis sian "Responsio" al Aubert, arde defendante sian iatrokemian sintenon, kaj, kiam la verketo estis mallonga, ĝi estis represita plurfoje kaj altiris konsiderindan atenton. Iom poste Duŝeno translokiĝis al Ĝenevo kie li estis akceptita kiel civitano, en 1584. Post la balotado de la Konsilio de la Ducent (1587), li estas sendita en pluraj diplomatiaj misioj, en Berno, Bazelo, Ŝafhaŭzo kaj Zuriko.
En 1592, li helpis pri la pacotraktato kiun la Respubliko Ĝeneva subskribis kun siaj najbaroj. En 1598, post la proklamo de la Edikto de Nantes, Duŝeno revenis al Parizo, kie li estas nomumita persona kuracisto de la reĝo Henriko la 4-a (1553-1610). En 1594, li fariĝis membro de la Konsilio de la Sesdek, en Ĝenevo. En 1601, Nicolas Brûlart de Sillery (1544-1624) lin sendas en diplomatia misio en la svisajn kantonojn.
En 1603, la Fakultato pri Medicino de Parizo lin kondamnas, kaj al Théodore de Mayerne (1573-1655), pro ilia favoraj opinioj al Paracelsus, kiu foriĝas el la doktrino de Klaŭdo Galeno (121-216). En 1604, li estas invitata al la kortego de Maxurico, landgrafo de Hesio-Kaselo (1572-1632), kie li plenumas eksperimentojn en laboratorio adekvate ekipita.
Selektita verkaro
[redakti | redakti fonton]- Ad Jacobi Auberti, Vindonis, de ortu et causis metallorum contra chymico explicationem Joseph Quercetani…, Lugduni., 1575
- Sclopetarius, sive, De curandis vulneribus, quae sclopetorum et similium tormentorum ictibus acciderunt, 1576, 1600, 1614
- Le grand miroir du monde, Lyon Ed. B. Honorat. 1587
- Opera medica, 1600
- Liber de priscorum philosophorum verae medicinae materia praeparationis modo, 1603
- Ios. Quercetani ... Ad veritatem hermeticae medicinae ex Hippocratis ..., 1604
- Ad brevem Riolani excursum brevis incursio, 1605
- Tetras gravissimorum totius capitis affectuum ...: Adiectus est in earundum ..., 1606
- Le pour traict de la santé où est au vif presentée la reigle uniuerselle [et ..., 1606
- Pestis alexicacus, siue Luis pestiferae fuga, auxiliaribus selectorum ..., 1608
- Iosephi Quercetani ... Tractatus duo: quorum prior inscribitur ... alter ..., 1614
- Pharmacopoea dogmaticorum restituta, 1622
- Traicté de la cure generale et particuliere des arcbusades: avec l ..., 1625
- Conseils de medecine, dediez aux plus celebres medecins de l'Europe[rompita ligilo], 1626
- La peste recogneue et combatue: ensemble la reformation des theriaques et ..., 1631
- Traicté familier de l'exacte preparation spagirique des medicamens, Rouen, Corneille Pitreson, 1639
- Recueil des plus curieux et rares secrets touchant la médecine métallique et ..., 1648
- La pharmacopée des dogmatiques reformee : contenant plusieurs remedes ..., 1648
- Quercetanus redivivus, hoc est Ars medica dogmatico hermetica, 1679, Joseph Du Chesne, Johann Schröder
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Personensuche
- WorldCat Identities
- Historischen Lexikon der Schweiz
- Living History Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Bibliothèque Nationale de France
- The Galileo Project
- Bibliothèque numérique Medic Arkivigite je 2015-04-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Encyclopedia.com
- CERL Thesaurus
- Europe's Physician: The Various Life of Sir Theodore de Mayerne, Hugh Redwald Trevor-Roper
- Alchimie et Paracelsisme en France à la fin de la Renaissance (1567-1625), Didier Kahn
- Gender and Scientific Discourse in Early Modern Culture, Kathleen P. Long
- A Companion to Astrology in the Renaissance, Brendan Dooley
- A general dictionary, historical and critical: in which a new and ..., Volume 4, Pierre Bayle, John Peter Bernard, John Lockman, Thomas Birch, George Sale
- Dictionnaire historique et critique de Pierre Bayle, Volume 5, Pierre Bayle
- Bulletin de la Société de l'Histoire du Protestantisme Français, Volume 148
- The Salt of the Earth: Natural Philosophy, Medicine, and Chymistry in ..., Anna Marie Eleanor Roos
- The Comprehensive Dictionary of Biography: Embracing a Series of Original ...
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Alchemy and Early Modern Chemistry: Papers from Ambix, Allen G. Debus
- ↑ The Illustrated Timeline of Medicine, Gill Davies
- ↑ The Scientific Revolution: The Essential Readings, Marcus Hellyer