Jules Bianchi
Jules Bianchi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jules Lucien André Bianchi |
Naskiĝo | 3-an de aŭgusto 1989 en Nico, Francio |
Morto | 17-an de julio 2015 (25-jaraĝa) en Nico, Francio |
Mortokialo | Diffuse axonal injury (en) |
Tombo | Nico |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | aŭtosportisto piloto de F1 |
Jules Bianchi (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1989 en Nico, Francio, mortis la 17-an de julio 2015 en Nico) estis franca aŭtosportisto. Li pilotis por la teamo "Marussia F1". Li debutis en Formulo 1 en 2013, pilotante por Marussia kune kun Max Chilton. Li antaŭe kuris en Formulo Renault 3.5, en Serio GP2 kaj Formulo 3.
Dum la Granda Premio de Japanio la 5-an de oktobro 2014, la aŭto de Bianchi kraŝis kontraŭ gru-veturilo kiu helpis la aŭton de Adrian Sutil, kraŝintan dum la antaŭa rondiro. La kurado estis nuligita post la kraŝo. La FIA (Federacio Internacia Aŭtomobila) publikigis komunikon, laŭ kiu komputila tomografio montris ke Bianchi suferis "gravan kap-vundon" en la kraŝo, kaj ke li estos transigata al intensa medicino post ĥirurgia operacio.[1][2] Bianchi mortis en Nico, Francio la 17-an de julio 2015 el komplikaĵoj de siaj vundoj, 25-jaraĝa.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "F1 driver Jules Bianchi injured after crash in Japan – latest updates", The Guardian, 5 oktobro 2014
- ↑ Bianchi undergoes surgery after Suzuka crash. Formula 1 (5 oktobro 2014). Arkivita el la originalo je 2015-01-18. Alirita 5 oktobro 2014 .
- ↑ DiZinno, Tony. Jules Bianchi dies at age 25, his family confirms. NBC Sports (17 julio 2015). Arkivita el la originalo je 2015-09-06. Alirita 17 julio 2015 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jules Bianchi en la baza angla Vikipedio.