Just Fontaine
Just Fontaine | |||
---|---|---|---|
atakanto | |||
Personaj informoj | |||
Naskiĝo | la 18-an de aŭgusto 1933 en Marakeŝo, Franca protektorato de Maroko | ||
Morto | 28-an de februaro 2023 en Tuluzo, Francio | ||
Klubaj informoj | |||
Nuna klubo | |||
Pozicio | avanulo | ||
Profesiaj kluboj* | |||
Jaroj | Klubo | Matĉoj (goloj) | |
1950-1952 1953-1956 1956-1962 |
CasablancaFC OGC Nico Stade de Reims |
48 (62) 69 (43) 131 (122) | |
Reprezentado** | |||
1953-1960 | Francio | 21 (30) | |
* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj | |||
Just FONTAINE (naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1933 en Marakeŝo -- 1-an de marto 2023) estIs franca futbalisto.
Li estis konsiderata unu el la plej bonaj francaj futbalistoj. Li tenas la ĉiaman rekordon por trafado de goloj en unu Monda Pokalo, kun 13 goloj en la Futbala Mondpokalo 1958.
Dum sia vivo li faris 165 golojn en 200 matĉoj.
La 14-an de julio 2013 Fontaine iĝis oficiro de Honora Legio.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Fontaine komencis sian profesian karieron en Kazablanko, kie li ludis de 1950 ĝis 1953. Nice aĉetis lin en 1953 kaj li trafis 44 golojn en tri sezonoj ĉe la klubo. En 1956, li moviĝis al Stade Reims por anstataŭigi Raymond Kopa, kie li trafis 121 golojn en ses sezonoj. En totalo, Fontaine trafis 165 golojn en 200 ludoj en la franca supera ligo, kaj venkis en du ĉampionecoj en 1958 kaj 1960.
En la uniformo de la franca nacia teamo, la rezultoj de Fontaine estas eĉ pli imponaj. Lia debuto en la nacia teamo estis la 17-an de decembro 1953 kaj li gajnis tritrafon en la venko de Francio 8-0 kontraŭ Luksemburgio. Ĝis 1960 li trafis 30 golojn en 21 ludoj por la nacia teamo. Tamen, Fontaine estos memorita por la Monda Pokalo de 1958, en kiu li trafis 13 golojn en nur ses ludoj, inkluzive de kvar kontraŭ Okcidenta Germanujo.
La lasta ludo de Fontaine estis okazigita en julio 1962, post kiu li devis retiriĝi en relative juna aĝo, pro ripetitaj vundiĝoj. Li trejnis la francan nacian teamon por mallonga periodo en 1967, sed estis anstataŭigita post du geamikaj ludadoj kiuj finiĝis en perdoj.
En 2003, por memorfesti la datrevenon de UEFA (1953-2003), ĉiuj membro-futbalasocioj de la organizo estis petitaj elekti ununuran reprezentanton por ricevi la premion por kontribuo al piedpilko.Fontaine estis elektita kiel la reprezentanto de la franca futbalasocio por ricevi la titolon "Ora Futbalisto" de UEFA. En marto 2004, li estis elektita de Pelé kiel unu el la 125 plej bonaj vivantaj futbalistoj en la mondo.