Kaliksto la 1-a
Kaliksto la 1-a | ||
---|---|---|
16-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Callistus | |
Pontifiko | de 217 | |
ĝis 222 | ||
Antaŭulo | Zefireno | |
Sekvanto | Urbano la 1-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | je nekonata dato en Romo, Italio | |
Morto | 222 ? en Romo, Italio | |
Mortokialo | veneno [#] | |
Tombo | Santa Maria in Trastevere [#] | |
Lingvoj | latina lingvo • itala lingvo [#] | |
Sanktulo | ||
Festotago | 14-a de oktobro | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Kaliksto la 1-a estis la 16-a papo (217-222), ankoraŭ en la tempo de persekutado de kristanoj.
Laŭ legendo li estis sklavo de komercisto Karpoforo, kiu al li konfidis ŝparbankon en Romo ĉe la Fiŝa Foiro. Kiam li perdis monon, li forkuris el Romo, estis kaptita kaj sendita kun aliaj kristanoj al minejoj en Sardinio. De tie lin savis Marcia, la konkubino de imperiestro Komodo kaj sekreta kristanino. Tiel li fariĝis libera homo. Papo Zefireno konfidis al li zorgadon pri kristana tombejo kaj faris el li sian konsilanton. Post la morto de Zefireno la kristanoj elektis kiel sian papon Kalikston.
La plej grava ago de papo Kaliksto estis edikto, laŭ kiu li pardonis eĉ plej gravajn pekojn al pentantoj (eĉ al murdintoj, adultintoj kaj herezuloj) kaj permesis geedziĝon al homoj de diferenca socia tavolo (ekz. nobelino kaj sklavo), kvankam la romiaj leĝoj tian geedziĝon opiniis malvalida.
Pro tiu ĉi edikto foriris el la eklezio sekto de Hipolito, la plej klera kristano, kiu opiniis la edikton hereza. Antaŭ sia martira morto li tamen rekomendis al siaj disĉiploj revenis al la eklezio.
Pri Kaliksto verkis historian romanon la franca verkisto Gilbert Sinoué sub titolo "La Pourpre et Olivier“ ("La purpuro kaj olivujo").