„ Kial eldoni kaj recenzi tiom malnovan romanon (1901-1902)? Temas pri klasika verkisto kiu analizis socialajn problemojn en tiu "bela epoko" kiam Brazilio (mi uzas "fundamentan" landnomon: Brazilio, kiun oni adoptis ĝis 1926!) enhavis 17 milionojn da loĝantoj. Tial min interesis la verko des pli, ke post 100 jaroj la samajn analizojn oni povas montri eĉ se la loĝantaro saltis de 17 al preskaŭ 170 milionoj (10 oble pli). Bedaŭrinde la "Bela Epoko" transformiĝis en "Ekonomika Hororo", t.e. la ĉefa diferenco.
Oni klasigas la aŭtoron en la monisman filozofion; la ĉefa rolulo de la romano "Milkau" aŭ "Milkaŭ" elstarigas tiun trajton en siaj longaj ditirambaĵoj. Tamen la fataleco de "la baza principo" konstante alternas kun la realismo de la moderna romantikismo. Tio retenas la leganton al plua legado eĉ se la intrigoj estas dispecigitaj. La realismo de homaj sintenoj, kondutoj kaj agadoj malmulte ŝanĝiĝas, ĉu en la tempo Ĉu en la lokoj, tial la romano estas aktuala kaj bone elstarigas la eblecon pri interplektado de la homaj valoroj, kio feliĉe okazas en Brazilio, kaj estas la universala celo de Esperanto.
La aŭtoro, tamen, pere de du germanoj kiuj kontrastas en siaj pensmanieroj montras kiel naciismo prezentiĝas; tiam ne estis la svastika kruco de la nazioj, sed la aglo de la supera raso povus regi. Oni eĉ aludas, ke mankas brazila naciismo!... ŝajnas ke tiu problemo, nuntempe estas plene solvita same se estas pere de futbalo kaj karnavalo. Cetere jam antaŭ cent jaroj oni bedaŭris, ke la koloniigado ne okazis pere de germanoj sed pere de portugaloj kiuj tro facile fikis la sklavajn negrinojn! Graca Aranha ne forgesis aludi pri tiuj fenomenoj. Mi tamen aldonas preter rasismaj konsideroj, ke se la koloniigado de Brazilio estus okazinta pere de Germanoj aŭ Britoj, kiel en Aŭstralio, pli dezerta ol Brazilio, ni ne havus la "eternan" problemon de malsato en nia seka "Nordoriento", sed estas alia afero.
Alia afero tiam analizita de Aranha estas la ekologia, tiu vorto certe ne ekzistis, sed "ĝis kiam ni dehakos la praarbaron" diras la aŭtoro.
Mi fakte miras kiam la prokuroro Graca, ja ŝtata oficisto, rekte esprimas la malbonon kaj senutilecon de la monstro-ŝtato (pago 65 kaj 164): "...estas domaĝe, ke en tiu primitiva formalaĵo enmiksiĝas senutile la Ŝtato... ĉu ne estus pli perfekte, ke la tero kaj ĝiaj aĵoj estus ĉies propraĵo, sen vendado, sen posedo?" Oni facile divenas la tiamajn influojn de socialismaj kurentoj. Li aldonas: "La leĝoj, devenantaj de malpuraj fontoj por nuligi la fekundan liberecon, ne esprimas la novan rajton..." ĉu tio ne sonas anarkie? Li bonege priskribas la agon de la "juĝo-povo", tiel Coutinho tradukis la ŝtatajn kontrolistojn, kun akuzisto, persekutisto, registristo, juĝisto, advokato, kiuj subite aperis por fari inventarojn ĉe la terurigitaj kolonianoj, kiuj devis elpoŝigi arbitrajn sumegojn. Eĉ tiel la aŭtoro ne sukcesis priskribi la
korupton, subtablan traktadon, la arbitrajn impostojn de niaj nuntempaj politikuloj kaj kontrolistoj de la ŝtato, kiuj same kiel la loĝantaro dekobliĝis!
Aliaj impresaj priskriboj estas tiuj de la riĉa naturo mem, kiu povus esti vera Kanaano por ĉiuj. Impresaj estas la rakontoj pri kutimaj festoj de Germanoj, estas la ritoj de Madjaroj kaj Ciganoj en la mortigo de ĉevalo. Impresa estas la akuŝo de junulino forpelita de la loka societo, kiam en la ĝangalo sovaĝaj porkoj formanĝas la ĵusnakiton, kio okazigas akuzon kiel murdulino al la kompatindulino. Kaj, kvazaŭ ŝekspire, tiel finiĝas la romano.
La tradukinto Caetano Coutinho jam en 1905 proponita de Zamenhof por la "lingva komitato" (nun Akademio de Esperanto) nur povas esti garantio pri kvalito de tiu traduko, klasika, fundamenteca. Mi nur trovis 2 nePIV-ajn vortojn, monotonio anstataŭ monotoneco kaj brisko (kartludo) kiu tamen estas en la vortaro Esperanto-Português de Alan Kardec A. Costa, verŝajne pro enkonduko de Coutinho mem. Kelkaj portugalismoj enestas, kiel la fama priokupiĝo anstantaŭ maltrankviliĝo kaj bedaŭrinda anstataŭ kompatinda. Iom ĝenis mian legon la trouzo de sufiksoj kiel eg kaj et, ekzemple tro ofte aperas la vortoj "timegigita" aŭ "varmegigita" tute logikaj kaj klasikaj sed pezaj kaj malbelaj. En paĝo 43 iu "...prosperis al mi trovi..." sonas tre strange.
Postrestis malmultaj preseraroj kiuj ne malhelpas la legadon kiel salvanto anstataŭ savanto, aŭ propolo anstataŭ popolo.
La litertipoj meritus esti pli grandaj por tia verko, kaj oni sentas la streĉon de la kompostisto por "ĉapeligi" nian alfabeton. Aliflanke la ilustraĵoj, eĉ se ili estas ekstertekstaj, riĉigas la tuton kaj estas sugestivaj por la teksto mem. En la komenco la mapoj estas bonvenaj precipe por eksterlandanoj. Resume jen libro kiun la eksterlandanoj same kiel la enlandanoj nepre devus legi, pro la enhavo kaj pro la klasika lingvaĵo. Mi dankas al tiu iniciato de eksprezidanto de BEL, Fernando Galvão Marinho okaze de la 100-jariĝo de Esperanto, kaj petas pardonon al li, ke mi legis tiun juvelon nur post pli ol 10 jaroj. ” |