Kararo
Carrara | |||||
komunumo de Italio urbo vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Toskanio (2005) | ||||
Provinco | MS Massa kaj Carrara (2005) | ||||
Geografia situo | 44° 5′ N, 10° 6′ O (mapo)44.08333333333310.1Koordinatoj: 44° 5′ N, 10° 6′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 100 m | ||||
Areo | 71 (2005) km² | ||||
Loĝantaro | 59 905 (2023) | ||||
Loĝdenso | 844 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Codena, Bedizzano, Bergiola, Colonnata, Miseglia, Torano, Sorgnano, Avenza, Marina di Carrara (2005) | ||||
Najbaraj komunumoj | Fivizzano, Fosdinovo, Massa, Ortonovo (SP), Sarzana (SP) (2005) | ||||
Patrono | San Ceccardo | ||||
Festa tago | 16-a de junio (2005) | ||||
Nomo de loĝantoj | carraresi | ||||
Poŝtkodo | 54033 | ||||
Imposta kodo | B832 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 045003 | ||||
Telefona prefikso | 0585 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | http://www.comune.carrara.ms.it/ | ||||
Kararo (itallingve: Carrara) estas komunumo de Italio, de la provinco de Massa kaj Carrara en Toskanio.
Ĝi estas fame konata pro la produktado de marmoro, blanka kaj tre altvalora ĉerpita el la proksimaj Apuaj Alpoj.
La emblemo de la urbo estas rado kun la moto Fortitudo mea in rotā (en latina: "Mia forto estas en la rado"). Ĉi tio rilatas al la radoj de la ĉaroj, per kiuj oni transportis la marmoron, la ĉefa riĉfonto de Kararo; (la nomo de la urbo mem "Carrara" plimalpli signifas "vojo irebla per ĉaroj").
Prahistorio kaj Romia Periodo
[redakti | redakti fonton]Dum la Ferepoko, ligura tribo Apuanoj ekloĝis en la teritorio ĉirkaŭanta la estontan Carrara, kies plej malnovaj spuroj devenas de IX jarcento a.K.; ĉi tiuj loĝantaroj, forĝitaj de la severeco de sia teritorio, malfaciligis la romianojn, kiuj luktis por trudi sian superecon.
La nuna urbo Kararo havas siajn originojn post la konkero de Ligurujo fare de la romianoj en la kurso de 2a jarcento a.K..
La origina vilaĝo, certe ligita al la ekstraktado kaj prilaborado de marmoro prenita de la proksimaj ŝtonminejoj de la Apuaj Alpoj, probable ankaŭ gastigis la laboristojn, kiuj laboris en la samaj ŝtonminejoj.
Aldone al la teraj vojoj, marmoro povus esti facile movita per maro danke al la haveno de Luno, kiu staris ne malproksime de la enfluejo de la rivero Magra.
Anarkiisma tradicio de Kararo
[redakti | redakti fonton]Fine de 19a jarcento Carrara fariĝis la lulilo de anarkiismo en Italio, precipe inter la laboristoj de la ŝtonminejoj. Ŝtonministoj, inkluzive de ŝtonĉizistoj, havis radikalajn kredojn, kiuj apartigis ilin de aliaj. Anarkiismo kaj ĝenerala radikalismo fariĝis parto de la heredaĵo de la ŝtonĉisistoj. Laŭ artikolo de New York Times el 1894, multaj perfortaj revoluciuloj forpelitaj de Belgio kaj Svislando iris al Carrara en 1885 kaj fondis la unuan anarkiisman grupon en Italio. Carrara restis "remparo" de anarkiismo en Italio, kun pluraj organizoj malkaŝe trovantaj subtenon en la urbo. La anarkiismaj marmoristoj estis ankaŭ la motoro de la organizado de la laboro en la ŝtonminejoj kaj magazenoj. Ili ankaŭ estis la ĉefroluloj de la "Luniĝana ribelo" en januaro 1894.