Karno (Biblio)
Karno, en la Biblio, signifas homo. En la Malnova Testamento karno indikas la homon kiel kadukan, kaj kiel individuon. En la Nova Testamento la vorto konservas la samajn sencojn kun plia nova signifo. Tio videblas bone en Sankta Paŭlo.
Paŭlo uzas la vorton “karno” laŭ tri niveloj
1) La plej elementa respondas al la demando: kion signifas diri ke la homo estas “karno”? Li estas karno ĉar kreitaĵo kaj, do, distingiĝas el la grando, grandiozeco, potenco, riĉo de Dio kiu estas spirito.
Tiu estas la konstanta signifo en la Malnova Testamento בּשׂר (bâśâr). Kar no, do, esprimas homon neplensence kiu estas אישׁ ('îysh: homo kiel individuo en sia valoro ), konsideritan kaduka, limigita (Gn 6,3, Psa 78, 39; 9,20; Jesaja 40, 6; 66,16; 49, 26; 31,3; Reasd 5,26; Jer 12, 12; Rm 7,5; 2 Kor 7,5; Jeĥ 28,9; 21, 9).
2) En la dua nivelo “karno” indikas la homon en ties aparteno al la mondo de la teraĵoj kaj tempaĵoj: karno estas tio kio estas tera en oni kaj apartenanta al la tempo. Kristo estis en la karno, marŝadis en la karno, sed ne laŭkarne (kio estas konotacio etika). “Kristo naskita laŭ la karno” indikas tiun duan nivelon. (1 Kor 7,28; 15,39; Rm 4,1; Lk 24,39).
3) Trianivele la vorto “karno” survestas konotacion etikan-religian: tiukaze ĝi akiras negativan signifon kaj sinonimas pekemon. Homo estas ĉiam eventuale ekpekanta: temas pri homo maljuste adheranta al la bonaĵoj donitaj de Dio, sed por ilin ĝui kontraŭe al la diaj intencoj kaj fariĝante ribela. “Esti karne” (Rm 7,14; “Marŝi laŭ la karno“ (2Kor 10,2). Vidu ankaŭ Ef 2,3; 6,5; 1Kor 10,18; Gal 5,15.19; Joh 8,17)
Tial “esti en la karno” povas signifi esti karna aŭ esti en la mondo aŭ vivi laŭmondume kaj eksterkrede.
Fronte al karno staras spirito (vivi laŭspirite), kiu ne aludas ĉi-kontekste al animo aŭ al la ero nekorpa de la homo, sed al ties ĝusta adhero al Kristo.
La tri konceptoj en unu sola vorto, klaraj kaj nekonfuzeblaj, kaj kompreneblaj el la kunteksto, montras ke la kristana lingvaĵo estis ankoraŭ serĉanta siajn lingvajn specifaĵojn.