Kasimov
Kasimov | |||
---|---|---|---|
administra dividaĵo de Rusio urbo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | Rusia Federacio | ||
Regiono | Centra federacia regiono | ||
Provinco | Rjazana provinco | ||
Poŝtkodo | 391300 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 27 821 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 391 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 54° 57′ N, 41° 24′ O (mapo)54.95833333333341.397222222222Koordinatoj: 54° 57′ N, 41° 24′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 100 m [+] | ||
Areo | 20 km² (2 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+04:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kasimov [+] | |||
Kasimov (ruse Касимов, tatare Qasím, historie Hankermen, Gorodec Mesĉorskij, Novij Nizovoj) estas rusia urbo en Rjazana provinco, centro de Kasimovskij distrikto. Ĝi troviĝas sur la maldekstra bordo de la rivero Oka ĉe enenfluo en ĝin de rivero Babenka (Бабенка). Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 27 821 loĝantoj sur areo de 20 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 391 loĝantoj/km².
- horzono: GMT+3h (+4h de aprilo ĝis oktobro) (la loka tempo estas la sama kiel moskva tempo).
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 61405.
La interurba telefona kodo estas 09131, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj.
La Suzdala Princo Jurij Dolgorukij (Georgo la Longbraka) fondis la urbon en la jaro 1152 kiel citadelo kaj nomis ĝin Gorodec Mesĉorskij. En la jaro 1376 tatar-mongoloj de la Ora Hordo neniigis la urbon, sed baldaŭ proksime aperis nova urbo Novij Nizovoj.
De 1471 jaro la urbo nomiĝas Kasim. En 1452-1681 jaroj Kasim estis centro de Kasima ĥanlando (tatare Касыйм ханлыгы/Qasıym xanlığı). La ĥano de Kasim estis subalternulo de la moskva princo.
En la 17-a jarcento la urbo havis tri partojn:
- parto de kasimaj hanoj (Tatarskaja Sloboda kaj Starij Posad);
- Jamskaja Sloboda estis estrita el Moskvo;
- en aliaj partoj (inklude Marfina Sloboda) estris kasima vojevodo.
En la jaro 1910 la loĝantaro estis ĉ. 17 mil (el ili 2 mil tatarlingvanoj).
Arkitekturaĵoj estas:
- moskeo kun minareto (de 1467)
- maŭzoleo de la ĥano Ŝaĥgali (tatare Şahğäli) (de 1556)
- maŭzoleo de la ĥano Afgan Meĥammat (tatare Äfğan Möxämmäd) (de 1658)