Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Kazanlako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kazanlako
bulgare: Казанлък
Urbo
Placo „Sevtopolis“ - Kazanlako
Oficiala nomo: Казанлък
Kromnomo: La urbo de rozoj kaj trakiaj reĝoj
Lando Bulgario Bulgario
Duoninsulo Balkano
Provinco Provinco Stara Zagora
Historia regiono Trakio
Montaro Balkana montaro
Parto Ŝipka
Montopasejo Ŝipka Montopasejo
Situo Kazanlako
 - alteco 407 m s. m.
 - koordinatoj 42° 37′ 00″ N 25° 24′ 00″ O / 42.61667 °N, 25.40000 °O / 42.61667; 25.40000 (mapo)
Areo 36,067 km² (3 606,7 ha)
Loĝantaro 52 779 (15.12.2010)
Denseco 1 463,36 loĝ./km²
Valo Roza Valo
Fondo 1300
Urbestro Stefan Damjanov
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 6100
Tel. antaŭkodo 0431
Aŭtokodoj СТ (Сз)
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Trakia tombo en Kazanlako
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1979 (#3)
Numero 44
Regiono Eŭropo
Kriterioj i, iii, iv
Situo de la urbo enkadre de Bulgario
Situo de la urbo enkadre de Bulgario
Situo de la urbo enkadre de Bulgario
Vikimedia Komunejo: Kazanlak
Retpaĝo: www.kazanlak.bg

KazanlakoKazanlak (bulgare Казанлък) estas urbo lokita en la geografia centro de Bulgario. Ĝi estas la 10a pli granda industria centro en Bulgario, kaj enhavas loĝantaron de 71,779 loĝantoj (en 2005). Kazanlako estas ĉefurbo de la fama Valo de RozojRoza Valo.

Fresko de la 4-a jarcento a.K. de la Trakia Tombo de Kazanlako, Monda Heredaĵo de UNESCO

La regiono ĉirkaŭ Kazanlako estis loĝata dum miloj da jaroj, kaj povas montri spurojn de civilizado tiom frue kiom ĝis la 20-a jarcento a.K..

En la 4a jarcento a.K., estis konstruita la eksterordinara Trakia Tombo de Kazanlako ĉe la antikva trakia ĉefurbo de Seŭtopolis kaj proksime de la urbo. Ĝi konsistas de volbita brikoverko simile al abelujo, nomata tolos, kaj enhavas, inter alia, pentritaj muroj kiuj respegulas trakiajn geedzojn ĉe funebra festo. La tombo estis deklarita Monda Heredaĵo de UNESCO en 1979.

La nuna urbo de Kazanlako estis fondita ĉirkaŭ la jaro 1300 kiel parto de strategia nodo por protekti la trapasejon Ŝipka.

Urbocentro de Kazanlako

La kultura centro de Kazanlako estas la Iskra Ĉitaliŝte, fondita en 1860. Ĝi enhavas bibliotekon, teatron, kinejon kaj muzeo. Tie okazis la unua bulgara opero, Siromahkinja.[1]

Esperanto en Kazanlak

[redakti | redakti fonton]

Tie, Nejko Ivanov kaj Lazar Njagulov propagandis Esperanton en la komenco de la 20-a jarcento.

En Kazanlako okazis kaj la kongreso de SAT en 1993 kaj same la kongreso de SAT aŭguste de 2008.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
ortodoksa kirko "Sankta Elija"

La urbo kuŝas ĉe la orienta fino de la fama Roza Valo. Ĝi estas flankita de mezaltaj montoj en malaj flankoj, kaj estas specife mirinda en majo kiam la kamparo de rozoj burĝonas kaj la bonodoro estas nepriskribebla. La belelstaraj celebradoj de tiu burĝonado okazas en la unua semajno de junio. La tuta semajno plenplenas je diversaj okazaĵoj ĉiutage. Tiu semajno estas interesa ankaŭ pro tio, ke okazas parado de belulinoj kaj la lastan tagon de la celebrado estas elektata la plej bela knabino de la urbo. Oni nomigas ŝin "La Reĝino de la Rozoj". Laŭ la The Ultimate Visual Encyclopedia, Bulgario estas la plej granda liveranto de iu tipo de rozoleo en la mondo kaj la rozĝardenoj de Kazanlako estas la plej grandaj rozĝardenoj de la tuta mondo. Ĝi estas la ununura loko en la mondo kie povas kreski tiu tipo de rozo.

Industrio

[redakti | redakti fonton]

Elstara inter la industrio de Kazanlako estas Arsenal Corp. Fondita en 1924, ĝi produktas kaj disvolvigas ampleksan gamon de armiloj inkludante etajn armilojn (specife la modelon AK-47), kontraŭaaviadilajn misilojn kaj pezajn maŝinpafilojn. Estas ankaŭ en la urbo M+S Hydraulic kaj Kaproni LTD, produktantoj de hidraŭlikaj eroj.

Kazanlako havas tri tekstilajn fabrikojn, unu por lanaĵoj, dua por fadenoj de diversaj tipoj kaj la lasta por sintezaj materialoj. Krome kaj kompreneble Kazanlako havas fabrikon de rozoleo.

Ĝemelaj urboj

[redakti | redakti fonton]

Inter alie

Famaj homoj

[redakti | redakti fonton]
  • Ĉudomir, verkisto
  • Emanuil Manolov, komponisto
  • Petko Stajnov, komponisto
  • Deĥko Uzunov, artisto
  • Svetla Ivanova, popkantistino
  • Elvira Georgieva, kantistino
  • Petko Orozov, filantropo, industriisto de rozoleo kaj noviganto

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-11-13. Alirita 2007-08-09.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]