Kazem Raĝavi
Kazem Raĝavi perse کاظم رجوی | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 8-an de februaro 1934 en Tabas, Irano | ||||
Morto | 24-an de aprilo 1990 en Coppet, Svislando | ||||
Mortis pro | Hommortigo vd | ||||
Ŝtataneco | Irano vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo Universitato de Ĝenevo vd | ||||
Partio | Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Masud Raĝavi vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto diplomato advokato vd | ||||
| |||||
Reprezentanto de Irano ĉe Unuiĝintaj Nacioj | |||||
Dum | 1979 – 1980 | ||||
Antaŭulo | Ferejdun Hovejda | ||||
Sekvanto | Mohammad Nabavi | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kazem Raĝavi (perse کاظم رجوی) (la 8-an de februaro 1934, Tabas, Irano — la 24-an de aprilo 1990, Coppet, Svislando) estis vaste konata irana defendanto de homaj rajtoj kaj pli aĝa frato de Masud Raĝavi, fama irana opoziciulo kaj Sale Raĝavi, ankaŭ konsiderata reprezentanto de la Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado.[1]
Politika agado
[redakti | redakti fonton]Inter 1957 kaj 1968 Kazem Raĝavi loĝis en Francio, poste en Svislando. Li sesfoje doktoriĝis pri justeco, politologio kaj sociologio en universitatoj de Parizo kaj Ĝenevo.[2]
En 1979 li iĝis unua post la irana revolucio reprezentanto de Irano ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Sed jam en 1980 li demisiis proteste kontraŭ «reprezalia politiko kaj terorisma agado de la reganta mulaaro en Irano». Post tio li iniciatis kampanjon kontraŭ amasaj ekzekutoj, arbitraj arestoj kaj torturoj en Irano.
Kazem Raĝavi iĝis reprezentanto de la Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado en Svislando, kie li laboris kiel profesoro en Ĝeneva universitato. En 1981 li ricevis politikan azilon en Svislando.[3]
Murdo
[redakti | redakti fonton]La 24-an de aprilo 1990 li estis pafmurdita tage dum reveno el Ĝenevo al Coppet fare de murdistoj, kiuj uzis maŝinpafilon kaj faris 12 pafojn.[2] Post longdaŭra kaj skrupula esplorado la svisa enketisto Roland Châtelain, same kiel juĝaj kaj policaj oficialuloj de Svislando konfirmis, ke tion faris agentoj de la Ministerio pri spionado kaj nacia sekureco de Irano. Antaŭe 13 agentoj de tiu ministerio alvenis la landon pere de oficaj pasportoj. La enketisto transdonis kelkajn demandojn al Irano, sed ili restis neresponditaj. La irana registaro pravigis tion, ĉar laŭ ĝi Roland Châtelain ne donis al ĝi petitan informon[4] kaj supozis, ke la murdo estis farita pro kvereloj inter anoj de NKIR.[5]
Post emeritiĝo de Roland Châtelain en 1997 enketadon daŭrigis svisa enketisto Jacques Antenen. La 20-an de marto 2006 li eldonis internacian arestmandatojn kontraŭ eksa irana ministro pri spionado kaj nacia sekureco Ali Falaĥian kaj 13 iranaj diplomatoj, akuzitaj pri komplico je murdo de Kazem Raĝavi. Li asertis ke oni planis murdi ankaŭ Masud Raĝavi.
Du murdistoj estis arestitaj en Francio, sed poste forsenditaj al Irano pro «ŝtataj konsideroj». La irana registaro ĉiam neis sian komplicon je tio. Lia filo Stefan Raĝavi ĉiam postulis internacian arestmandatojn kontraŭ murdistoj de sia patro.[3]
Memoro
[redakti | redakti fonton]En 2000 aŭtoritatoj de Ĝenevo kaj la samnoma kantono aranĝis oficialan ceremonion memore al li.[6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Экономический и социальный Совет ООН. Комиссия по правам человека. 46-я сессия. E/CN.4/1992/30 (ruse), p. 74-75. Unuiĝintaj Nacioj (1990-01-24). Alirita 2013-02-08.[rompita ligilo]
- ↑ 2,0 2,1 Jim Bates (1990-05-10). Ruthless assassination of dr. Kazem Rajavi. Hon. Jim Bates in the House of Representatives (angle). GlobalSecurity. Arkivita el la originalo je 2013-01-08. Alirita 2013-01-08.
- ↑ 3,0 3,1 Swiss orders arrest of Iranian ex-ministerSwiss orders arrest of Iranian ex-minister (angle). Svisa Radio Internacia (2006-04-09). Arkivita el la originalo je 2013-01-08. Alirita 2013-01-08.
- ↑ Экономический и социальный совет ООН. Комиссия по правам человека. 50-я сессия. E/CN.4/1994/50 (ruse), p. 12. Unuiĝintaj Nacioj (1994-02-02). Alirita 2013-01-29.[rompita ligilo]
- ↑ Экономический и социальный совет ООН. Комиссия по правам человека. 47-я сессия. E/CN.4/1991/35 (ruse), p. 17. Unuiĝintaj Nacioj (1991-02-11). Arkivita el la originalo je 2014-12-19. Alirita 2013-01-31.
- ↑ Экономический и социальный совет ООН. Комитет по неправительственным организациям. Возобновленная сессия 2001 года. 14-25 января 2002 года. Пункт 7 повестки дня. Рассмотрение специальных докладов. E/C.2/2001/3/Add.2 (ruse), p. 12. Unuiĝintaj Nacioj (2002-02). Alirita 2013-01-07.[rompita ligilo]
|