Klaus Ebner
Klaus Ebner | ||
---|---|---|
Klaus Ebner (2008)
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 8-an de aŭgusto 1964 en Vieno, Aŭstrio | |
Lingvoj | kataluna • franca • germana vd | |
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | |
Alma mater | Universitato de Vieno vd | |
Profesio | ||
Okupo | lingvisto tradukisto verkisto poeto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Hominid vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Klaus EBNER (naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1964 en Vieno) estas aŭstra aŭtoro de poezio kaj prozo (rakontoj, romanoj, eseoj). Ebner skribas poezion germane kaj katalune.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li studis romanistikon kaj germanistikon en Vieno kaj elprovis sin en diversaj profesioj. En la jaroj 1980 li laboris por literatura revuo. En la jaroj 1990 li skribis librojn pri softvaro kaj komputilaj retoj. En la jaro 2007 li skribis eseon pri Andoro.
Ekde sia lerneja tempo li verkis literaturon: prozon, poezion kaj radiodramojn. Li publikigis en magazinoj kaj revuoj. Li gajnis la premion Wiener Werkstattpreis en 2007. Ebner vivas en Vieno kaj estas membro de aŭstraj asocioj de verkistoj Grazer Autorinnen Autorenversammlung (GAV) kaj Österreichischer Schriftstellerverband (ÖSV).
Literaturaj premioj
[redakti | redakti fonton]- 2008 Stipendio por literaturo de la aŭstra registaro
- 2007 Wiener Werkstattpreis 2007 en la kategorioj rakonto kaj eseo (Vieno)
- 2007 Stipendio por literatura vojaĝo de la aŭstra registaro
- 2007 Mencio okaze de la Premio Internazionale di Poesia Nosside (Reggio di Calabria)
- 2005 Feldkircher Lyrikpreis (Premio de Poezio de Feldkirch) (4.)
- 2004 La Catalana de Lletres 2004, mencio kaj publikaĵo en la antologio (Barcelono)
- 1988 Erster Österreichischer Jugendpreis (Premio por la Junularo) pro lia romano Nils
- 1984 Premio de la Radiodramo de la literatura revuo TEXTE (3.)
- 1982 Erster Österreichischer Jugendpreis (Premio por la Junularo) pro lia novelo Das Brandmal
Listo de verkoj
[redakti | redakti fonton]- Vermells; poezio, SetzeVents Editorial, Urús 2009, (ISBN 978-84-92555-10-9)
- Hominide/Hominido; rakonto, FZA Verlag, Vieno 2008, (ISBN 978-3-9502299-7-4)
- Auf der Kippe/Tute malcerte; kurtprozo, Arovell Verlag, Gosau 2008, (ISBN 978-3-902547-67-5)
- Lose/Destinoj; kurtrakontoj, Edition Nove, Neckenmarkt 2007, (ISBN 978-3-85251-197-9)
Kontribuaĵoj en antologioj
[redakti | redakti fonton]- Die Stadt und das Meer; eseo, en: Reisenotizen, FAZ Verlag, Vieno 2007, ISBN 978-3-9502299-4-3
- Routiniert; rakonto, en: Sexlibris, Schreiblust Verlag, Dortmund 2007, ISBN 978-3-9808278-1-2
- Weinprobe; rakonto, en: Das Mädchen aus dem Wald, Lerato-Verlag, Oschersleben 2006, ISBN 3-938882-14-X
- Das Begräbnis; rakonto, en: Kaleidoskop, Edition Atelier, Vieno 2005, ISBN 3-902498-01-3
- Abflug; rakonto, en: Gedanken-Brücken, Edition Doppelpunkt, Vieno 2000, ISBN 3-85273-102-X
- Island; poemo, en: Vom Wort zum Buch, Edition Doppelpunkt, Vieno 1997, ISBN 3-85273-056-2
- Heimfahrt; rakonto, en: Ohnmacht Kind, Boesskraut & Bernardi, Vieno 1994, ISBN 3-7004-0660-6
- Träume; kurtprozo, en: Junge Literatur aus Österreich 85/86, Österreichischer Bundesverlag, Vieno 1986, ISBN 3-215-06096-5
Publikaĵoj katalunaj
[redakti | redakti fonton]- El perquè de tot plegat; poemo, en: La Catalana de Lletres 2004, Cossetània Edicions, Barcelono 2005, ISBN 84-9791-098-2
- Capvespre venecià; poemo, en: Jo Escric.com, Palma de Mallorca 2006
- Animals; poemo, en: Jo Escric.com, Palma de Mallorca 2008