Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Kong Anguo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kong Anguo
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Ŝtataneco Okcidenta Han-Dinastio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Kong Zhong (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Kong Wu (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Kong Yan (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filozofo
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Kong Anguo (en tradicia ĉina = 孔安國, en Wade-Gilles Kung An-kuo; ĉirkaŭ 156 – ĉirkaŭ 74 a.n.e.),[1] laŭ socia nomo Ziguo (子國), estis konfuceisma fakulo kaj funkciulo de la okcidenta Dinastio Han de antikva Ĉinio. Posteulo de Konfuceo, li verkis la Ŝangŝu Kongŝi Ĵuan, kompilaĵo kaj komentario de la "Malnova Teksto" Ŝangŝu. Lia verko perdiĝis, sed falsaĵo de la 4-a jarcento estis oficiale agnoskita kiel Konfucea klasikaĵo dum ĉirkaŭ unu jarmilo.

En la kadro de subpremado al saĝuloj, Kong Anguo turnis la alkemiistojn (方士 fāngshì) en konfuceistoj (儒 ) kaj interplektis la legendon de la martiroj kun stranga historio de remalkovro de perditaj konfuceaj libroj malantaŭ detruita muro en la hejmo de liaj prauloj.[2]

  1. Declercq 1998, p. 169.
  2. Neininger, Ulrich, Burying the Scholars Alive: On the Origin of a Confucian Martyrs’ Legend, Nation and Mythology (in East Asian Civilizations. New Attempts at Understanding Traditions), vol. 2, 1983, eld. Wolfram Eberhard et al., pp. 121–36. (ISBN 3-88676-041-3). http://www.ulrichneininger.de/?p=461

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]