Kristiano la 5-a (Danio)
Aspekto
Kristiano la 5-a, dane Christian 5., (naskiĝis la 15-an de aprilo 1646; mortis la 25-an de aŭgusto 1699) estis reĝo de Danio-Norvegio de 1670 ĝis 1699.
Liaj gepatroj estis Frederiko la 3-a kaj Sofia de Braunschweig-Lüneburg. Li edzinigis Charlotte von Hessen-Kassel; ili havis la jenajn gefilojn:
- Frederiko la 4-a (naskiĝis la 11-an de oktobro 1671; mortis la 12-an de oktobro 1730)
- Christian (1672 - 1673)
- Christian (1675- 1695)
- Karl (1680 - 1729)
- Wilhelm (1687 - 1705)
- Sophie (1677 - 1735)
- Christiane (1679 - 1689)
Li havis ankaŭ kromgeedzecajn infanojn:
- Greve, Christian, Ulrich, Christiane, Sophie, Anna