Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Kritika teorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En sociologio kaj politika filozofio, la termino kritika teorio en ĝenerala senco principe devus nomi teorian taksadon kaj kritikadon de la socio kaj kulturo per aplikado de scioj el la sociaj kaj homaj sciencoj. Fakte, ĝi estas kutime uzata en tre speciala senco: kiel nomo de branĉo en (nov)marksisma filozofio.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Kritika teorio (en speciala senco) radikas en la novmarksisma filozofio de la Frankfurta skolo, unue evoluigita en Germanio en la 1930-aj jaroj. La frankfurtskola teoriisto Max Horkheimer priskribis teorion kiel kritikan tiom, kiom ĝi klopodas "liberigi homojn de la cirkonstancoj, kiuj sklavigas ilin."[1] La Frankfurt-teoriistoj originale kombinis la kritikajn metodojn de Karl Marx kaj Sigmund Freud. Kritika teorio tenis la aserton, ke ideologio estas la ĉefa obstaklo al homa liberiĝo.[2] Kritika teorio estis establita kiel pensoskolo ĉefe fare de kvin teoriistoj de la Frankfurta Skolo: Herbert Marcuse, Theodor Adorno, Max Horkheimer, Walter Benjamin, kaj Erich Fromm.

La hodiaŭan kritikan teorion influis ankaŭ György Lukács kaj Antonio Gramsci, kune kun la duageneraciaj erudiciuloj de la Frankfurta Skolo, kiel ekzemple Jürgen Habermas. En la verkaro de Habermas, kritika teorio transiris siajn teoriajn radikojn en la germana idealismo kaj pli proksimiĝis al usona pragmatismo. Zorgema atento pri sociaj "bazo kaj superstrukturo" estas unu el la restantaj Marksismaj filozofiaj konceptoj en la hodiaŭa kritika teorio.[3] Kvankam kritikaj teoriistoj estas ofte difinataj kiel marksismaj intelektuloj,[4] ilia tendenco denunci iujn marksismajn konceptojn kaj kombini marksisman analizadon kun aliaj sociologiaj kaj filozofiaj tradicioj rezultis en akuzoj pri reviziismo fare de klasikaj, ortodoksaj, kaj analizaj marksistoj, kaj de marksismo-leninismaj filozofoj.

Martin Jay diris, ke la unua generacio de kritika teorio estas plej bone komprenita, ne kiel antaŭenigo de specifa filozofia agendo aŭ specifa ideologio, sed kiel ikonrompismo pri aliaj ideologioj.[5]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Horkheimer 1982, p. 244.
  2. Geuss, Raymond (1981). The Idea of a Critical Theory. Cambridge: Cambridge University Press.
  3. Outhwaite, William. 1988. Habermas: Key Contemporary Thinkers 2nd eldono (2009), pp. 5-8 (ISBN 978-0-7456-4328-1)
  4. Vidu, ekz., Main Currents of Marxism (1979) fare de Leszek Kołakowski, vol. 3 ĉapitro X; W. W. Norton & Company, ISBN 0393329437
  5. Jay, Martin (1996) The Dialectical Imagination: A History of the Frankfurt School and the Institute of Social Research, 1923–1950. University of California Press, ISBN 978-0-520-20423-2, p. 41