Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Krizipo de Knido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Χρύσιππος ὁ Κνίδιος
(390 a. K. - 250 a. K.)
Knido estis unu el unuaj Medicinaj Lernejoj de la Antikveco.
Knido estis unu el unuaj Medicinaj Lernejoj de la Antikveco.
Persona informo
Naskiĝo 390 a. K.
en Knido, en Kario, Turkio
Morto 250 a. K.
en Knido, en Kario, Turkio
Lingvoj antikva greka vd
Familio
Infanoj Chrysippus the Younger (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kuracisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Krizipo de Knido estis greka kuracisto, lernanto el Eŭdokso el Knido kaj Filistiono de Lokrio (427 a. K. - 347 a. K.)[1][2], filo de Erineo, samtempulo de Praksagoro de Kos, patro de Krizipo, kuracisto de Ptolemeo Sotero kaj mentoro de Erasistrato de Keo.

Krizipo akompanis sian mentoron Eŭdokso kaj pasigis dek kvin monatojn ĉe Heliopolo kiel lernanto de la sacerdoto Chonnuphis, implicita pri la studo de egipta saĝeco. Krizipo uzis nur vegetalajn kuracilojn, kaj pavimis la vojon al la longe disvastiĝanta kaj plena malakcepto de purgativoj kaj vejnosekcio - ĉi-lasta ĉar laŭ Pitagoro (kaj la Biblio), la sango enhavas la animon, doktrino el egipta origino. En febroj, li retiris ĉian nutraĵon kaj administris emetikojn kaj klistojn, dum en hemoragio li metis bandaĝojn ĉirkaŭ la membroj por reteni la sangon.

  • Pri la brasiko[3]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]