Kutima hiacintulo
La Hiacintulo aŭ Hiacinta papago (Anodorhynchus hyacinthinus), estas papago indiĝena de centra kaj orienta Sudameriko. Kun longo (el kapoverto al la pinto de sia longa pinteca vosto) de ĉirkaŭ 100 cm ĝi estas pli longa ol iu ajn alia specio de papago. Ĝi estas la plej granda arao kaj la plej granda fluganta papagospecio, kvankam la nefluga kakapo de Novzelando povas superpezi ĝis 3.5 kg. Ĝi estas ĝenerale facile rekonita, sed povas esti konfuzita kun la multe pli rara kaj malgranda Leara papago. Habitaoperdo kaj kaptado de naturaj birdoj por maskotoj draste malpliigis ties populacion en naturo, kaj kiel rezulto la specio estas klasita kiel endanĝerita ĉe la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo,[1] kaj ĝi estas protektita per listado en la Apendico I de CITES.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ IUCN
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Forshaw, Joseph M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Illustrated by Frank Knight, Princeton University Press. ISBN 0-691-09251-6.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- del Hoyo et al., 1997. Handbook of the Birds of the World. Vol. 4.
- Caldas, Sergio T. and L Candiasani. 2005. Arara-Azul. DBA Dórea Books and Art, São Paulo, São Paulo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Hyacinth macaw ĉe Internet Bird Collection
- retejo de bluaj papagoj
- How the Hyacinth Macaw got its Markings - a folk tale Arkivigite je 2006-06-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Audio File of the hyacinth macaw Arkivigite je 2011-07-16 per la retarkivo Wayback Machine